La Ondo de Esperanto

Internacia sendependa magazino en Esperanto

La Ondo de Esperanto estas soci-kultura esperantlingva magazino eldonata en la Rusia Federacio. Fondita de Aleksandr Saĥarov ĝi aperadis en Moskvo inter februaro 1909 kaj majo 1917. Ĝi estis refondita en 1991 en Jekaterinburg kiel dumonata revuo. En 1991-1997 La Ondo de Esperanto aperadis 6-foje jare, poste ĉiumonate. La redaktoro de la gazeto estas Aleksander Korĵenkov, kaj eldonanto kaj administranto Halina Gorecka.

La Ondo de Esperanto
Kovrilo de la 6a numero, 2015: Dum la 74a Hispana kongreso de Esperanto, dekstre maldekstren: Enric Baltasar (kunordiganto de LKK), José Antonio del Barrio (prezidanto de HEF), Maria Carmen Tormos (skabenino pri kulturo)
Kovrilo de la 6a numero, 2015:
Dum la 74a Hispana kongreso de Esperanto, dekstre maldekstren: Enric Baltasar (kunordiganto de LKK), José Antonio del Barrio (prezidanto de HEF), Maria Carmen Tormos (skabenino pri kulturo)
revuo
Speco Internacia sendependa magazino en Esperanto
Formato 24 paĝoj
Periodeco komence taga,
poste ĉiumonata

Lando redaktita en Rusujo (Rusio), presita en Pollando, kaj ekspedita el Litovujo (Litovio)
Urbo Kaliningrado
Posedanto Sezonoj
Redaktisto Aleksander Korĵenkov
Establodato februaro 1909, refondita en 1991
Prezo po 3,50 EUR (papera versio),
po 1,25 EUR (PDF-a versio)
Eldonkvanto komence dek mil ekzempleroj, legita en kvindeko da landoj

Adreso RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Rusujo Retejo Esperanto-Ondo.ru
vdr

Ekde 2007 la magazino estas legebla PDF-dosiere kaj en marto 2016 aldoniĝis la EPUB-formato. Ekde 2017 la revuo ne plu aperas papere, sed nur elektronike kiel bitgazeto laŭ la normoj "pdf" kaj "ePUB".[1] Fine de septembro 2019 estis anoncita ĉeso de aperado de La Ondo de Esperanto kun la lasta numero planata al la 30-a de decembro 2019.[2]

Tamen en 2020 la revuo ne ĉesis, sed transformiĝis je sezona almanako kun 120-150 paĝoj (laŭ la normoj "pdf" kaj "ePUB"). La printempa almanako aperas fine de marto, la somera fine de junio, la aŭtuna en septembro, kaj la vintra je Kristnasko.

La magazino estis la plej populara Esperanto-gazeto,[3] kaj ekde 1998 ĉiujarfine la gazeto proklamas la esperantiston de la jaro. La gazeto aranĝis ankaŭ inter 1982 ĝis 2017 preskaŭ ĉiujare literaturan konkurson Liro kaj ekde 1998 kaj 2010 13-foje Internacian Fotokonkurson.[4]

Krome aperis aparta, ampleksa kaj profesie enpaĝigita reta eldono de la periodaĵo, nomata La Balta Ondo. Ekde 2008 ankaŭ aperis podkasto Radio Esperanto kun elektitaj tekstoj el la papera magazino kaj temajn programojn pri literaturo, historio kaj muziko.

Enhavo redakti

Papera magazino redakti

La magazino diskonigis informojn en Esperanto kaj pri Esperanto: aperis unuflanke en la magazino eŭropaj komentarioj kaj freŝe aldonita rubriko pri la urboj de Rusujo, kaj aliflanke artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. La verkantoj estis kaj Esperanto-aktivuloj kaj ekspertoj, tiel ke intervjuoj kaj komentarioj ankaŭ estis diversaj laŭ la numeroj. Pri la kulturo ankaŭ legeblis recenzoj de libroj, diskoj, filmoj, kaj eseoj. Rubrikoj ankaŭ traktis historion de la Esperanto-movado. Kiel kutime en modernaj magazinoj fine troviĝas vortludoj, sudokoj kaj kvizoj.

En julio 2016 oni anoncis, ke la revuo aperos papare nur ĝis la fino de la jaro. Ekde 2017 La Ondo de Esperanto estis eldonita nur elektronike[1].

Reta eldono La Balta Ondo redakti

Podkasto Radio Esperanto redakti

La 5-an de februaro 2008 La Ondo de Esperanto lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estis prezentataj elektitaj tekstoj el "La Ondo" kaj temajn programojn pri literaturo, historio kaj muziko.

Ekde la 7-a de aprilo 2008 (de la 6-a elsendo) la podkasto nomiĝis Radio Esperanto, kaj estis atingebla ĉe La-Ondo.rpod.ru

Historio de la kreado redakti

Provoj lanĉi Esperanto-gazeton en Rusujo redakti

Dek ses jarojn post klopodo de L. L. Zamenhof fondi Esperanto-periodaĵon en Rusujo, en 1904 fondis kaj redaktis la gazeton Esperanto Ilja Davidoviĉ Ostrovskij en Peterburgo, kun Aleksandr Isaakoviĉ Asnes, tiama prezidanto de la Peterburga societo Espero. Kiam Asnes akceptis redaktoran postenon en Ruslanda Esperantisto, la gazeto ĉesis.

En 1908, Asnes proponis al Vilhelm Vilhelmoviĉ Bitner aldoni suplementon al la populara revuo Vestnik Znanija, nomata Espero. Tiel cent mil abonantoj de Vestnik Znanija ricevis la magazineton.

Fondiĝo de la magazino redakti

 
anonco pri La Ondo de Esperanto el 1912

Kiam financa oficisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov establis sin en Moskvo, li decidis uzi siajn spertojn por fondi Esperanto-gazeton en Rusujo. Necesis iomete da tempo antaŭ ol trovi la ĉapelitajn literojn bezonatajn por eldoni la gazeton, sed la unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909, en la formato de tagĵurnalo. Multe aprezis tiun fondiĝon Zamenhof. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 numeroj), entute 44 paĝoj je la formato 54 cm × 35 cm.

En januaro 1910 la formato ŝanĝiĝis al ĉiumonata formato en 27 cm × 19 cm. De tiu formato aperis entute 89 numeroj (75 kajeroj) kun 1320 paĝoj. Krom ampleksa ruslanda kroniko, La Ondo de Esperanto enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj esperantistoj. La abonantoj ricevis senpage la jenajn donacojn jarfine:

Dum la 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso en Kievo estis decidita ke La Ondo de Esperanto iĝu oficiala Ruslanda organo esperantista.

Dum la Unua Mondmilito malaperis la Ondo de Esperanto en 1917.

 
titolpaĝo de la 6-a numero de 1995

Refondiĝo en 1991 redakti

La gazeto aperis denove la 17-an de majo 1991 en la Sverdlovska eldonejo Ural-Sovety, kun celoj raporti al internacia legantaro pri la situacio en Rusujo, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo, kaj analizi aspektojn de Esperanto.

En 1997 ensorbis La Ondo de Esperanto la tutan enhavon de Ruslanda Esperantisto kaj estis ekde tiam ĉiumonata magazino.

Listo de redaktoroj redakti

Fermo redakti

La 30-an de oktobro 2019 la eldonintoj anoncis ĉesigon de ĝia eldonado pro malboniĝinta vidkapablo de la redaktoro. Ili promesis plian aperigon de aliaj eldonaĵoj.

Tabelo de numeroj kaj jaroj redakti

1-? 1991
? ?
?-38 1997
39-50 1998
... ...
291-302 2019

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Korĵenkov, Aleksander. Gravaj ŝanĝoj en 2017. La Ondo de Esperanto (2016-07-22). Alirita 2016-09-09. “Konsiderinte la suprajn konkludojn, la redakcio de La Ondo de Esperanto decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike.”.
  2. Korĵenkov, Aleksander. №300: la lasta jubileo de La Ondo. La Ondo de Esperanto (2019-09-30). Alirita 2019-10-05. “Sed la jubileo havos iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la nuna jaro. (...) La decembra Ondo (№302) aperos la 30an de decembro 2019.”.
  3. “La plej popularaj Esperanto-gazetoj”, voĉdonado okazinte en julio 2015 en La Balta Ondo
  4. prezentoj de la Internaciaj Fotokonkursoj en la eldoneja retejo

Fontoj pri historio de la magazino redakti

Eksteraj ligiloj redakti