La Póveda de Soria

municipo en Hispanio
(Alidirektita el La Póveda de Soria (Sorio))

La Póveda de Soria [laPObeda deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, plej norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza.

La Póveda de Soria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 2° 30′ U (mapo)42.012222222222-2.5030555555556Koordinatoj: 42° 1′ N, 2° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 294 m [+]
Areo 64,3 km² (6 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Póveda de Soria (Provinco Sorio)
La Póveda de Soria (Provinco Sorio)
DEC
La Póveda de Soria
La Póveda de Soria
Situo de La Póveda de Soria
La Póveda de Soria (Hispanio)
La Póveda de Soria (Hispanio)
DEC
La Póveda de Soria
La Póveda de Soria
Situo de La Póveda de Soria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Póveda de Soria [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de La Póveda de Soria en la provinco Sorio.
 
Sub neĝo.
 
Kaj la herbejoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 100 loĝantojn el la 1900-aj jaroj, spite la fakton, ke en la 1970-aj jaroj oni ricevis 100 loĝantojn el la aligitaj loĝlokoj.

Ĝi distas 31 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La teritorio inkludas la loĝlokojn Barriomartín kaj Arguijo [arGIĥo] kaj limas kun Lumbreras de Cameros (La Rioja), Santa Cruz de Yanguas, Villar del Río, Vizmanos, Sotillo del Rincón, Valdeavellano de Tera, Rollamienta kaj Almarza.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 6 420 hektarojn, nome 15% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 6 425 hektarojn, nome 16% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

La Póveda estis menciita jam en 1491 kaj 1497, sed antaŭe ekzistis en la teritorio —totale aŭ parte— domaro nomata Molinos de Posada Rey menciita dokumente en 1414, kaj senhomigita jam en 1754 kaj 1785.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio malpliiĝis, tiam konata kiel La Poveda, ĉar sendependiĝis Barriomartín. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis, ĉar ĝi aligis Arguijo kaj Barriomartín, kiu re-aliĝis.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kun gotikaj elementoj kaj romanika baptujo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti