La Paz (Baja California Sur)

Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: La-Pazo (apartigilo)

La Paz estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Suda Malsupra Kalifornio, kiu situas sur Kalifornia Duoninsulo en la plej nord-okcidenta parto de Meksiko.

La Paz
La Paz en Baja California Sur.svg

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Baja California Sur
Kodo laŭ INEGI 03002
Retpaĝaro www.lapaz.gob.mx [+]
Demografio
Loĝantaro 219,596
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 23°54′N 110°23′U  /  23.9°N, 110.383°U / 23.9; -110.383 (La Paz (Baja California Sur)) (mapo)
Alto 19 m [+]
Areo 20274,98 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -8
Situo de La Paz (Baja California Sur) en Baja California Sur (Meksiko)
DMS
Situo de La Paz (Baja California Sur) en Baja California Sur
Situo de La Paz (Baja California Sur) en Baja California Sur
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Paz Municipality, BCS [+]
Information icon.svg
vdr

La nomo de la ĉefurbo de la komunumo ankaŭ estas La Paz. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 03002.

GeografioRedakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 219.596 loĝantojn. El tiuj estis 109.827 viroj kaj 109.769 virinoj. La komunumo havas surfacon de 20274,98 km². Tio estas 27,51% de la surfaco de la subŝtato. Tiel ĝi estas la dua plej granda komunumo en la subŝtato Baja California Sur kaj la kvara plej granda de Meksiko (antaŭ Ensenada en la subŝtato Baja California, Mulegé, kaj Ocampo en la subŝtato Coahuila.

Norde ĝi limas al la komunumo Comondú kaj sude al la komunumo Los Cabos. Al la komunumo apartenas diversaj insuloj.

SociogeografioRedakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 196907 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1865 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,95 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti