La Perdita Generacio
La Perdita Generacio (mallongige LPG) estas alternativa esperanta muzikgrupo el Svedio. La grupo inter aliaj koncertumis dum Internacia Junulara Kongreso IJK, kaj en pluraj eŭropaj landoj, kaj Kubo. Ili ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso “La verda stelo”, kaj ricevis la duan lokon en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto.
La Perdita Generacio | |
---|---|
Dum koncerto dum Oranĝa Renkontiĝo 2007
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Svedio |
Ĝenroj | alternativa rokmuziko[1] |
Aktivaj jaroj | 2003 – nun |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Den förlorade generationen |
Retejo | www |
Membroj | |
Ĝis 2013, la grupo eldonis kvar albumojn.
La Perdita Generacio havas sian originon en la sveda muzikgrupo Den förlorade generationen, kies nomo ankaŭ signifas “la perdita generacio” en la sveda.
Historio
redaktiLa Perdita Generacio formiĝis dum IJK 2003 en Lesjöfors en Svedio el tiamaj membroj de svedia radikala muzikgrupo Den förlorade generationen (DFG). Ĝia unua koncerto okazis spontanee dum Internacia Vespero de IJK 2003 kaj poste la grupo estis invitita por koncerti dum IJK 2004 en Kovrov, Rusio. Ambaŭaj grupoj, LPG kaj DFG, poste ekzistis paralele kaj sendepende.[2]
LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio, Pollando, Slovakio, Kubo, Danio kaj en okupata domo en Nederlando. Inter 2003 kaj 2005 LPG ĉiujare koncertumis dum IJK. Dum IJK 2004 ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. Lumdisko eldonata[klarigu] estis registrita dum tiu koncerto. La eldono de la lumdisko eksenlime en 2006 markis, ke La Perdita Generacio estu rigardata kiel sendependa grupo.
LPG partoprenis en la tutmonda muzikkonkurzo “La verda stelo” ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. Ĝi ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso. En Majo 2006 LPG koncertis triope ĉe la komuna kongreso de Sveda Esperanto-Federacio kaj Dana Esperanto-Asocio en Malmö. Cetere la grupo koncertis, inter aliaj, dum Ago-Semajno, KEF kaj Oranĝa Renkontiĝo.
Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas la nordsveda urbo Hernusando, kie je 2007[klarigu] okazis la oficiala internacia lanĉofesto de eksenlime. En Septembro 2008, lanĉita dum la dua Oranĝa Renkontiĝo, la dua albumo de LPG[klarigu] aperis Eksplodigos vian domon kaj en 2013 ankaŭ Ĉiamen plu.
LPG eldonis siajn KD-ojn ĉe Gränslösa kulturföreningen (esperante: Senlima Kultura Asocio), alternativa nekomerca retaro kiu eldonas diversajn samideanajn artistojn. La grupo partoprenas ĉe la kompilado En musikaliska skördefest de 2007, eldonita de la sama eldonanto. Ekde la sama jaro, la grupo kunlaboras kun Vinilkosmo, kiu kuneldonis albumon Eksplodigos vian domon.
En 2015 la kanto La 100-a Fojo, verkita omaĝe al la 100-a elsendo de podkasto Varsovia Vento, ricevis 2-an lokon en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto.[3]
Membroj
redaktiDum la jaroj LPG konsistis el multaj diversaj homoj, de pluraj landoj, inter aliaj partoprenas/is: Anna Burenius, Jon Johnson, Karolina Hagegård, Tomas Frejarö (antaŭe nomita Tomas Q Nilsson), Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, KarinMalin Ekström, Karin Nordström, Viktor Söderkvist, Ksenya Prilepskaya, Robin Rönnlund, Anna Ekman, Malak Awad, Daniel von Gertten, Camille Delepierre, Andreas Nilsson, Gus Loxbo[komentoj 1], Amanda Lind, Anne Hagström, Hendrik Lönngren kaj Magnus Persson.
Ekde 2009 LPG malkreskis kaj ofte koncertis du, tri aŭ kvarope. La geografia centro de LPG estas nuntempe Hernusando (Härnösand), ĉe la orienta marbordo iom norde de Stokholmo, kun satelito en Heidelberg (Germanio). Ekde 2011 la bando oficiale konsistas el la kvar membroj: Tomas "Tomio" Frejarö, Anna Burenius, Karin Frejarö, kaj Hendrik "Hendjo" Lönngren.
Ĝenro
redaktiĜenro de la kantoj de La Perdita Generacio ofte estas malfacile konstatebla. Plej ofte oni mencias la muzikon aparteni al alternativa rokmuziko. Multaj iliaj kantoj kritikas diversajn aferojn de nuntempa socio, do tiuj estas protestkantoj.[1][4]
Diskaro
redakti- Ĉiuj ni amegas Usonon (2020)
- La Matenrampanto (Dum Lpg Alvenas Akrojoge Sur Fluganta Tapiŝo)
- Nikvo Pri LPG & Esperanto-Kulturo
- La Kosma Aventuro
- Anna Pri Rusio & Måns
- Maldormemo Mia
- Tomio Pri La Granda Muro
- Pacon De Dio
- Alia Aventuro
- Ĉu Timigas La Ombro
- Tomio Pri Kaj Por Komencantoj
- Malantaŭen
- Tomio Pri Organizantoj & Karin
- Senlime
- Mil Naŭcent Okdek Kvar
- Hendjo Pri Amanda & Tim
- Melodi Din (Melody Dean)
- Ĉiuj Ni Amegas Usonon
- Anna Pri La Fina Kanto
- Bela Luno
- Anna Kaj Tomio Dankas & Alvokas Lerni Esperanton
- Lernu
- Sonĝa Ĝardeno
- Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako)
- La 100a fojo (2017)
- La 100a Fojo
- Ni Unuiĝas Je Orbitoj
- Ĉiamen plu (2013)
- Domoarigato
- Dudek Tri
- Pluku Ne La Florojn
- La Dizertanto
- Alia Aventuro
- Televido
- Ubuntu
- Ne Eblas Kalkuli
- Plastokanto
- Riveretoj Ĉe Mi
- Disfaluntoj
- Ĉu Vi Kontentas?
- Rulu Trajn’
- Eksplodigos vian domon (2008)[5]
- Malantaŭen
- Iamio Bruliĝas
- Ne Normalas, Nur Kutimas
- Kapon En La Sablo
- Amokanto
- Lulkanto Por Piratoj
- Fajro Kamena
- Asronado Sur Tegmento Dum Helreveno
- Senpromese, Senperfide
- Mil Naŭcent Okdek Kvar
- Sub Fortepiano En Kiev'
- Lasta Kanto Por Eta Tingelingo
- Ĉu Timigas La Ombro
- Eksenlime (2006)
- Maldormemo Mia
- La Matenrampanto
- La Kosma Aventuro
- Valso kun Komunistino
- La Pasinta Generacio
- Ĉiuj Ni Amegas Usonon
- Ekde Gernika
- Pacon De Dio
- Revu Viviganto
- Nia Fiera Policisto
- Ĉiu Momento Estas Vojaĝo
- Societo De Vivantaj Poetoj
- en Rusio (2004)
- La Matenrampanto
- Ĉiuj Ni Amegas Usonon!
- La Sola Vojo
- Vivas Mi
- LPG Prezentas Sin
- Nia Fiera Policisto
- Revu Viviganto
- Ĉiu Momento Estas Vojaĝo
Neologismoj
redaktiLPG kelkfoje uzis neologismojn en la kantotekstoj, kiel ĉi tiujn kun la sekvantaj signifoj, kaj kun la kantotitolo en parentezoj:
vorto | signifo | kanto(j) |
---|---|---|
asroni | samtempe manĝetumi kaj trinketumi | Asronado sur tegmento dum helreveno |
disfalunto | tiu, kiu disfalus | Disfaluntoj |
iĉa | vira | Riveretoj ĉe mi |
knabiĉo | vira junulo (knabo) | Riveretoj ĉe mi |
ri | seksneŭtrala homa triapersona pronomo | Asronado sur tegmento dum helreveno, Maldormemo mia, Ubuntu |
SES-anaro | aro de partoprenantoj de Somera Esperanto-Studado | Rulu trajn' |
tabasami | la grimaso de rideto[6] | Disfaluntoj; Lulkanto por piratoj; Pluku ne la florojn |
ubi | doni/partigi sen mem perdi | Ubuntu |
ubumi | donumi/partigumi sen mem perdi | Riveretoj ĉe mi |
-unt- | sufikso montranta aktivan kondicionalan participon | Disfaluntoj |
viriĉo | viro | Ne normalas, nur kutimas |
Komentoj
redakti- ↑ Gustav "Gus" LOXBO, naskiĝita en 1985. Ŝajne, Loxbo estas li kiu ludas segilo en ĉi tiu kanto: The Babalú Boat Song – Gus Loxbo & Katt Hernandez
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Giorgio Di Nucci. La Perdita Generacio, la grupo, kiun ni ŝatas "Ĉiamen Plu". Itala Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2016-06-17. Alirita 2015-11-01.
- ↑ Pavinski, Rogener (2013). “10 jarojn de La Perdita Generacio”, Kontakto (256), p. 5–7. Alirita 2015-10-21..
- ↑ Pavinski, Rogener (2015). “Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro”, Kontakto (269), p. 6. Alirita 2016-01-22..
- ↑ Peĉonkin, Andrej (2009). “Ne perdiĝu nia generacio”, La Ondo de Esperanto (172). Alirita 2015-11-01..
- ↑ MusicBrainz
- ↑ Paĝo de La Perdita Generacio ĉe Fejsbuko