Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el La Pirato)

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu unufrazajn artikolojn de Esperanto-eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.


ARedakti

Albumo de konataj EsperantistojRedakti

Albumo de konataj Esperantistoj. Red. Fritz Schuck, 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de E.

Argentina EsperantistoRedakti

Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25x17.

La Arto de Memdisciplino: PsikagogioRedakti

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

Aŭstralio: Lando kaj PopoloRedakti

Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.

Aŭstria EsperantistoRedakti

Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. STEINER, kitas red. ĝis nun. Formato 24x16 cm.

BRedakti

Boks kaj KoksRedakti

Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Charles Stewart. 1907, 2? p. Teatraĵo de la Universala Kongreso en Kembriĝo en 1907.

CRedakti

ĈRedakti

DRedakti

Dansk Esperanto-BladRedakti

Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. Martin Palsberg.

De Animo al AnimoRedakti

De Animo al Animo estas verko de Huberto Rohden tradukita de Délio Pereira de Souza. La aŭtoro prezentas la regulojn de la Evangelio en formo de rakontento sub neŭtrala vidpunkto, t.e., akcetebla al ĉiuj kristanoj.

ERedakti

Der EsperantistRedakti

der esperantist estis organo de Esperanto-asocio en Germana Demokratia Respubliko (GDR) en la jaroj 1965-1990. Entute aperis 164 kajeroj (A5), pri kiuj ekzistas duvoluma registro prilaborita de Ino Kolbe kaj Linde Knöschke (A4, po 120 paĝoj).

Esperanto-BladetRedakti

Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.

Esperanto-GazetoRedakti

Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser [1], kvarmonata. ISSN 1861-3330

Esperanto LernolibroRedakti

Etimologia Vortaro de (la) Propraj NomojRedakti

"Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj", de André Cherpillod, 214 p., estas vortaro eldonita en 2005.

FRedakti

Fatala ŜuldoRedakti

Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

La Firmao de la Kato, kiu pilkludasRedakti

La Firmao de la Kato, kiu pilkludas. De Balzac, el la franca trad. Paul Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tre neta neforgesebla bildo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,E' 1924, p 188.)

GRedakti

ĜRedakti

HRedakti

Harca Esperanto-KurieroRedakti

Informilo de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) / Germana Esperanto-Centro (GEC). Fondita en 1976, trimonata.

Historio de KristoRedakti

Historio de Kristo. Giovanni Papini [El la itala trad.]. Eld. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1931, XXX, 573 p. (IEMW:704.649-B.Esp-)

ĤRedakti

IRedakti

La Interligilo de l' PTTRedakti

La Interligilo de l' PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5x18.5. (v. PTT )

Internacia LegolibroRedakti

Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Internacia Pedagogia RevuoRedakti

Temas pri la organo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. [2]

Internacia StenografiistoRedakti

Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".

Ekstera ligilo: Jarkolektoj[rompita ligilo] de Internacia Stenografiisto (tie skribita "Stenografisto") en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

JRedakti

Juna AmikoRedakti

Temas pri revuo eldonita de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Tiu revuo celas provizi lernantojn en iu aĝo per interesaj legaĵoj: rakontoj, diskuttemoj, kvizoj, krucvortenigmoj, prezentoj de landoj aŭ de rimarkindaj personoj. Tre taŭga legaĵo por denaskuloj, por iuj lernantoj de la lingvo kaj por instruistoj kiel fonto de instrumaterialo. [3]

ĴRedakti

KRedakti

Katolika EsperantistoRedakti

Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

Katolika PreĝaroRedakti

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

Katolika PreĝlibroRedakti

Katolika Preĝlibro. De Modesto Eugenio Carolfi. Latina kaj Esperanta tekstoj. 1922, 160 p.

Katolika SentoRedakti

Periodaĵo de la Itala Katolika Esperantista Unuiĝo (“Unione Esperantista Cattolica Italiana„ – UECI) [4], fondita en 1921. Dumonata, dulingva, kolora.

Kie estas la Eklezio de Kristo?Redakti

Kie estas la Eklezio de Kristo?. M. van der Hagen. Trad. el la nederlanda lingvo de M. Borret. Eld. Govers, Hago. 1912, VI, 160 p. (IEMW:708.631-B.Esp-)

Konciza Etimologia VortaroRedakti

"Konciza Etimologia Vortaro", de André Cherpillod, 504 p., eld. UEA, Roterdamo, 2003.

Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakontoRedakti

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)

La Kvinjaro de SovetlandojRedakti

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

LRedakti

Leteroj al BrigitoRedakti

Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

LiberoRedakti

Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)

Libro de l' HumoraĵoRedakti

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

Litova AlmanakoRedakti

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

MRedakti

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝisRedakti

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉirkaŭ respubliko, (amiko de E).

Mi ĉiam tia rememoru vinRedakti

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

MigrukunmiRedakti

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

La MilitrezistantoRedakti

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)

NRedakti

ORedakti

PRedakti

La PaĝioRedakti

La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.

La ParizanetoRedakti

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

Pejzaĝoj en AŭstrioRedakti

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

Pentroarto en la malnova HungarujoRedakti

La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe illustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)

La PiratoRedakti

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“

Eksteraj ligilojRedakti

Pri PiedpilkludantoRedakti

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

QRedakti

RRedakti

La ReformantoRedakti

La Reformanto. Popola biografio de Sankta Francisko el Asizo. Originale de Modesto Eugenio Carolfi 1927, 88 p.

La Regado de si memRedakti

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. Jean Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“

RerigardoRedakti

Jarlibro de la Nurenburga Mondlingva Klubo, la Esperanto-klubo de Nurenbergo. Dulingva.

LigojRedakti

SRedakti

Sankta Nikolao en NederlandoRedakti

Broŝurita, 40 paĝoj, eldonita de IEI Hago. Theo Ramaker kaj kelkaj amikoj de li, tradukita de Julia Isbrücker

Sennaciismo kaj internaciismoRedakti

Broŝuro de Boris Lvoviĉ Ejdelman publikita en 1930. Akra kritiko kontraŭ sennaciismo de Lanti el vidpunkto de ortodoksa marksismo.

ŜRedakti

TRedakti

TEA-BultenoRedakti

Informilo de la Triesta Esperanto-Asocio [5] Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, fondita en 1997. Dumonata.

La Tribune EsperantisteRedakti

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

Tutmonda InterstenoRedakti

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

URedakti

ŬRedakti

VRedakti

Verda VoĉoRedakti

Du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo

WRedakti

XRedakti

YRedakti

ZRedakti