La Puebla de Valverde

La Puebla de Valverde [laPŬEbla debalBERde] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

La Puebla de Valverde
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 470  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 0° 56′ U (mapo)40.224544-0.93017209999999Koordinatoj: 40° 13′ N, 0° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 183 m [+]
Areo 282,782594 km² (2 827 8.2 594 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Valverde (Provinco Teruelo)
La Puebla de Valverde (Provinco Teruelo)
DEC
La Puebla de Valverde
La Puebla de Valverde
Situo de La Puebla de Valverde
La Puebla de Valverde (Hispanio)
La Puebla de Valverde (Hispanio)
DEC
La Puebla de Valverde
La Puebla de Valverde
Situo de La Puebla de Valverde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Valverde [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 27 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Teruelo kaj Sarrión. Krome la A-232 komunikas oriente kun Valbona kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Kaj okcidente la A-2520 komunikas kun Camarena de la Sierra.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 445 m super marnivelo.

Historio redakti

En Mezepoko estis murego pro strategia situacio sur monteto inter torentoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en La Puebla de Valverde oni malaltiĝis ĝis nunaj 445 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, ermitejo, restaĵoj de murego inter kiuj du pordegoj, fontano, blazondomoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti