La Regenta estas la unua romano de Leopoldo Alas «Clarín», publikigita en du volumoj en 1884 kaj 1885.[1] Granda parto de la kritikistaro konsideras ĝin kiel majstroverko kaj de Clarín kaj de la hispana romanaro de la 19a jarcento, kiel unu el la ĉefaj montroj de la naturalismo kaj de la progresisma realismo.[2]

La Regenta
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Leopoldo Alas
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1884
Ĝenro novela naturalista
Loko de rakonto Vetusta
vdr

La romano, kies agado okazas en Vetusta, nome provinceca hispana urbo malantaŭ kies nomo kaŝis "Clarín" la ĉefurbon de Asturio, Oviedo, publikiĝis en Barcelono (Daniel Cortezo y Cía.) dum aliloke estigis veran skandalon, ĉefe en Oviedo. Ĉefa la eklazia hierarkio atakis akre la disvastigon de la verko.

Historio redakti

En provinceca urbo, Vetusta, loĝas Ana Ozores, de nobela malriĉigita familio, edzino de don Víctor Quintanar, regento (alta funkciulo), el kio devenas la kromnomo de "la Regenta". Ana edziniĝis kun don Víctor pro konvena nupto. Ŝi estas multe pli juna ol sia edzo, kun kiu ŝi sentas pli amikecon kaj dankemon ol vera edzinan amon, dum ŝi vivas inter soleco kaj enuo. Pro revemo ŝi iomete rifuĝiĝas en mistikismo, sed ŝia konfesisto, la altpostena pastro Fermín de Pas, seniluziigas ŝin kiel ŝi konstatas, ke vere li klopodas nur atingi ŝian virinan amon. Ŝi tiam falas en brakoj de Álvaro Mesía, fripona donĥuano, kun kiu ŝi havos amaferon absolute malproksima de ŝiaj romantismaj idealoj. La etosa subpremado socia kontraŭ la ĉefa rolulo Ana alproksimigas la romanon al la teorioj de la Naturalismo.[3]

Ana Ozores estas rolulo enkadrita en la patologio de la spirito konata kiel bovarismo[4].

Sekvo redakti

La romano estis foje adaptita kaj al kino kaj al televido.

Referencoj redakti

  1. "La Regenta y el mundo del joven Clarín" http://www.uv.es/entresiglos/oleza/pdfs/jovenclarin.pdf Alirita la 21a de julio de 2013, hispane
  2. Los especialistas califican a 'La regenta' como la mejor novela en castellano del siglo XIX http://elpais.com/diario/1984/12/03/cultura/470876407_850215.html Alirita la 31an de axugusto de 2013, El Pais, 3a de decembro de 1984
  3. "Leopoldo Alas Clarín - Vida y Obra: La Regenta" http://www.rinconcastellano.com/sigloxix/clarin.html# Alirita la 27an de julio de 2013
  4. (en) Luis Magrinyà, Vivu Translation!, Words Without Borders, la 1-an de februaro 2014.

Eksteraj ligiloj redakti