Folgoso de la Ribera

(Alidirektita el La Ribera de Folgoso)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Villaviciosa kaj Villaviciosa (Asturio).

Folgoso de la Ribera [folGOso delariBEra] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Folgoso de la Ribera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 005  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 6° 19′ U (mapo)42.643333333333-6.3191666666667Koordinatoj: 42° 39′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 69,26 km² (6 926 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Folgoso de la Ribera (Provinco Leono)
Folgoso de la Ribera (Provinco Leono)
DEC
Folgoso de la Ribera
Folgoso de la Ribera
Situo de Folgoso de la Ribera
Folgoso de la Ribera (Hispanio)
Folgoso de la Ribera (Hispanio)
DEC
Folgoso de la Ribera
Folgoso de la Ribera
Situo de Folgoso de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Folgoso de la Ribera [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Folgoso de la Ribera, La Ribera de Folgoso, Boeza, Rozuelo, Villaviciosa de San Miguel (ĝis 1978 nomita Villaviciosa de Perros), El Valle kaj Tedejo, okupas totalan areon de 69,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 034 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 93 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas Noceda del Bierzo, Igüeña, Bembibre kaj Torre del Bierzo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (hispana stabanaro komence de Januaro 1809 en Folgoso). En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti