La Roche-sur-Yon

komunumo en la departemento Vendée de Francio
(Alidirektita el La Roche-Sur-Yon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Roche-sur-Yon (stacidomo).

La Roche-sur-Yon estas urbo en okcidenta Francio, ĉefurbo de departemento Vendée.

La Roche-Sur-Yon
urbo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento La Roche-sur-Yon
Kantono La Roche-Sur-Yon
INSEE kodo 85191 [+]
Poŝtkodo 85000
Kodo laŭ INSEE 85191
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Luc Bouard (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 54 952  (2021) [+]
Loĝdenso 628 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 40′ N, 1° 26′ U (mapo)46.669722222222-1.4277777777778Koordinatoj: 46° 40′ N, 1° 26′ U (mapo)
Alto De 32 al 94 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 87,52 km² (8 752 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
La Roche-Sur-Yon (Francio)
La Roche-Sur-Yon (Francio)
DEC
La Roche-Sur-Yon
La Roche-Sur-Yon
Situo de La Roche-Sur-Yon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Roche-sur-Yon [+]
vdr
Situo de La Roche-sur-Yon en Francio

La loĝantoj nomiĝas "Yonnais" (pron. jone).

Geografio redakti

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


La Roche-sur-Yon situas en la vendea heĝa kamparo, en la valo de la rivero Yon (proks. pron. : jon), alfluanto de la rivero Lay (pron. : le). La urbo estas konstruita sur granita roko superelstaranta la Yon-valon je 75 metroj.

Historio redakti

Unuaj ekzistantaj spuroj pri La Roche-sur-Yon datumas de la 10a jarcento. En la tiama urbo estis kastelo konstruita je strategia loko de la Yon-valo. Ĝi estis parte detruita dum la religiaj militoj kaj bruligita dum la vendea milito. En 1793, kiam la norda parto de Vendeo (katolika) ribelis kontraŭ la Respubliko, La Roche-sur-Yon restis respublikana, sed jam la 14an de marto 1793, la ribeluloj kaptis la urbon. Post la milito kaj post la interveno de la respublika armeo (la t.n. "colonnes infernales" — la inferaj kolonoj), la urbo fariĝis nur ruina vilaĝeto.

La decido kontrui novan ĉefurbon por la departemento Vendée (Vendeo), anstataŭ Fontenay-le-Comte, alprenis Napoleono la 1-a la 25-an de majo 1804, unu semajnon post kiam li fariĝis imperiestro (la 18an de majo 1804). En tio li realigis projekton de la Konvencio, t.e. la asemblea reĝimo, kiu regis en Francio de 1792 ĝis 1795, post abolo de la monarkio kaj proklamo de la Respubliko. La Konvencio vidis strategian kaj administran avantaĝon en la fakto ke la loko, kie ĝi planis la konstruadon de La Roche-sur-Yon, situis en la centra parto de la departemento. Alian intereson vidis Napoleono en tio pro la neceso pacigi Vendeon, kiun ruinigis kruelega milito dum kiu, laŭ diversaj taksadoj, pereis 220 000 vendeanoj el loĝantaro de 500 000. Li volis krei tie centron de disvolvado por la tuta departemento.

La planon desegnis la inĝeniero Cormier (pron. kormje)[1] kiu inspiriĝis el skemoj de la "ideala urbo" furoranta en la 18a jarcento (la "Jarcento de la Lumoj"[2]). Ĝia formo estis tiu de pentagono, kiu estas hodiaŭ la emblemo de la urbo. Kun larĝaj stratoj kaj avenuoj, grandaj konstruaĵoj, vasta centra placo ebliganta kunigi 20 000 soldatojn, La Roche-sur-Yon ne povis havi la pitoreskan ĉarmon de malnovaj urboj kiuj naskiĝis kaj etendiĝis sen planado. Ne multe da urboj en la mondo ŝanĝis tiom ofte sian nomon en malpli ol unu jarcento : unue nomita "Napoléon" en 1804, la nova urbo retrovis la vilaĝan nomon "La Roche-sur-Yon" dum 15 tagoj en 1814, kaj "Bourbon-Vendée" de aprilo 1814 ĝis aprilo 1815 dum la Restaŭrado (reveno de la monarkio), "Napoléon" de aprilo ĝi junio 1815, denove "Bourbon-Vendée" de junio 1815 ĝis 1848, "Napoléon-Vendée" dum la Dua Imperio, de 1848 ĝis septembro 1870! Kiam revenis la Respubliko, la urbo retrovis la originan nomon de la vilaĝo sur kiu ĝi estis konstruita. La nomo "Napoléon-Vendée" aperas ankoraŭ hodiaŭ gravurita sur la fasado de la stacidomo, ĉe la flanko de la fervojoj, kaj je ambaŭ ekstremaĵoj. Ekde la alveno de la fervojoj, en 1866, la stacidomo, kiu situas ekster la pentagono, fariĝis krucejo de grandaj vojoj Parizo-Les Sables d'Olonne kaj Nantes-Bordeaux. De tiam la urbo etendiĝis ekster la pentagono, sed ĝi evoluis same kiel en aliaj urboj kun malrektaj vojoj.

Demografio redakti

Konstruita por akcepti 15 000 loĝantojn, La Roche-sur-Yon transiris la nombron de 10 000 nur sub la Tria Respubliko (1870). Lau la eldono 1900 de la libro "Département de la Vendée" de Adolphe Joanne, eldonita de Hachette en Parizo, ĝi tiam havis 12710 loĝantojn. La loĝantaro kreskis je 9% de 1990 ĝis 1999.

La Roche-sur-Yon
demografia evoluado inter 1936 kaj 2004

Jaro Loĝantoj
1936 20 319
1954 24 427
1962 28 559
1968 36 067
1975 44 713
1982 45 098
1990 45 219
1999 49 262
2004 50 800
fonto: http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/psdc.htm (2004) Taksado de INSEE la 1an de julio 2004.

  • Dispartigo de la loĝantaro laŭ sekso (taksado 2005 de INSEE) :
Sekso La Roche-sur-Yon
(2005)
France entute
(2005)
La Roche-sur-Yon
(1999)
Viroj
46 %
48,3 %
47,5 %
Virinoj
54 %
51,7 %
52,5 %
  • Dispartigo de la loĝantaro laŭ aĝo (taksado 2005 de l'INSEE) :
Aĝotavoloj La Roche-sur-Yon
(2005)
France entute
(2005)
La Roche-sur-Yon
(1999)
Malpli ol 19-jara
25 %
25,4 %
24 %
Inter 20 k 39 -jara
26 %
26,6 %
29,8 %
Inter 40 k 59-jara
28 %
27,7 %
26,7 %
Pli ol 60-jara
21 %
20,3 %
19,5 %

Ekonomio redakti

Tiu nova urbo, situanta centre de kampara departemento estas nur malmulte industria. Tamen kelkaj grandaj uzinoj ekzistas sur la terenoj de elektro kaj elektroniko, sed ankaŭ pneŭmatikoj.

Plejparto el la laboro apartenas al la neproduktada sektoro, tre disvolvita, per kiu La Roche-sur-Yon, estas urbo de servoj (sano, konsiloj, banko, komerco…)

Dispartigo de la laborantaro (en 1999, laŭ INSEE):

  • Primarsektoro [3] : 0,9 % ;
  • Sekundarsektoro [4] (industrio + konstruado): 19,2 % ;
  • Terciasektoro [5] (komerco + servoj): 79,9 % ;
  • Senlaboreco [6] : ĉirkaŭ 8 % en 2001.

La Roche-sur-Yon estas le sidejo de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Vendeo (Chambre de commerce et d'industrie de la Vendée [7] Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine). Ĝi mastrumas la havenojn de Sables d’Olonne, Saint-Gilles-Croix-de-Vie, fiŝkapta kaj plezura de la insulo Yeu, de Herbaudière, de Brochets, de Epoids, de Champs kaj la Frukto kaj legomo-negocejo de Sables-d’Olonne.

Administrado redakti

La urbestro de la Roche-sur-Yon estas Luc Bouard. Lia antaŭulo estis Pierre Regnault.

Krom esti ĉefurbo de la departemento, La Roche-sur-Yon estas ankaŭ ĉefurbo de du kantonoj:

  • La kantono de La Roche-sur-Yon-Nord kiu konsistas el parto de La Roche-sur-Yon kaj la komunumoj de Mouilleron-le-Captif kaj Venansault (29 789 loĝantoj);
  • La kantono de La Roche-sur-Yon-Sud konsistanta el parto de La Roche-sur-Yon kaj el la komunumoj de Aubigny, Chaillé-sous-les-Ormeaux, La Chaize-le-Vicomte, Les Clouzeaux, Fougeré, Nesmy, Saint-Florent-des-Bois, Le Tablier kaj Thorigny (40 920 loĝantoj).

Supera instruado redakti

La Roche-sur-Yon estas la sidejo de pluraj establejoj de privata supera instruado:

  • L'Institut Catholique d'Études Supérieures (ICES) Katolika Instituto de Superaj Studoj.
  • L'Institut Superieur de Technologie (IST). Supera Instituto de Teknologio.
  • L'École de Gestion et de Commerce (EGC). Lernejo de Mastrumado kaj Komerco.

kaj ankaŭ de alilokigita anteno de la Universitato de Nantes haviganta precipe licenciojn, kaj Teknikan Universitatan Instituton IUT.

Monumentoj kaj turismaj lokoj redakti

  • Placo Napoleono kun ĉevalrajda statuo de la imperiestro en la centro (verko de la grafo de Nieuwerkerke)
  • Preĝejo Saint-Louis (1829)
  • Domo de la Renesanco (1566, la plej malnova konstruaĵo de la nuna urbo)
  • Haras national (19a jarcento) (Nacia chevelbredejo)
  • La abatejo de Fontenelles en la urba najbareco (18a jarcento)

Transportoj redakti

Vojaj kaj aŭtovojaj transportoj redakti

La vendea vojreto estas stelforme organizita ĉirkaŭ La Roche-sur-Yon. Sekve, la urbo situas kruce de pluraj departementaj vojoj ("Route Départementale : RD) inter kiuj la ĉefaj estas :

  • La RD 160 (eksa nacia vojo-RN160) : Les Sables-d'Olonne ←> La Roche-sur-Yon ←> Cholet, Angers
  • La RD 746 : Luçon ←> La Roche-sur-Yon
  • La RD 747 : La Tranche-sur-Mer ←> La Roche-sur-Yon
  • La RD 937 : Nantes ←> La Roche-sur-Yon
  • La RD 948 : Noirmoutier, Challans ←> La Roche-sur-Yon ←> Sainte-Hermine, Fontenay-le-Comte

La aŭtovojo A87 (Angers [8] ←> La Roche-sur-Yon) ĉepasas la urbon.

Fervojaj transportoj redakti

Fervojo alvenis en La Roche-sur-Yon la 24-an de decembro 1866 per malfermo de linio inter Nantes et la Roche-sur-Yon de la Compagnie d'Orléans.

La Roche-sur-Yon estas fervoje ligita kun la urboj Les Sables d'Olonne, Nantes, La Rochelle kaj Bressuire.

Elektrizado de la linio Nantes ĝis Les Sables-d'Olonne tra La Roche-sur-Yon, kaj renovigo de la tiea stacidomo, ebligos alvenon de grandrapida trajno "TGV [9]" ekde la fino de decembro 2008.

Aeraj transportoj redakti

La Roche-sur-Yon havas malgrandan civilan flughavenon aéroport des Ajoncs aŭ René Couzinet, kiu situas ĉirkaŭ 6 km Nordoriente de la urbo. Publikaj transportoj

Kreita en 1976 kun tri linioj, la busreto de la Societo de Jonaj Transportoj (Société des Transports Yonnais - STY) estas nun naŭ-linia. En 2000, ĝi transportis 3 672 000 vojaĝantojn por 1 440 000 trairitaj kimometroj.

Famaj personoj redakti

  • Paul Baudry (1828-1886), naskiĝinta en La Roche-sur-Yon, pentristo.
  • Émile Faguet, naskiĝinta en La Roche-sur-Yon en 1847, verkisto kaj literatura kritikisto.
  • André-Charles Nauleau (1908 - 1986), naskiĝinta en La Roche-sur-Yon, pentristo.
  • Stéphane Piobetta, (1913-1944), naskiĝinta en La Roche-sur-Yon, agregaciulo de folozofio, Compagnon de la Libération.
  • Benjamin Rabier, naskiĝinta en 1864 à La Roche-sur-Yon, pentristo kaj desegnisto, famiĝis pro la desegno por la fromaĝmarko La Vache Qui Rit (la bovino kiu ridas).
  • Jean Thibaudeau, naskiĝinta en La Roche-sur-Yon en 1935, verkisto.
  • Raphaël Toussaint (1937 - ), naskiĝinta en La Roche-sur-Yon, pentristo.

Ĝemeliĝoj redakti

La Roche-sur-Yon estas ĝemelita kun kvin urboj, sed ĝi ankaŭ subskribis paktojn de amikeco kun tri aliaj urboj. Ĝi plie partoprenas en projektoj de loka disvolviĝo de tri aliaj urboj. La Roche-sur-Yon apartenas al la reto REVE en kiu partoprenas 10 eŭropaj urboj por faciligi la profesian moviĝon de junuloj kaj alkutimiĝi al ĉiutaga praktikado de la eŭropa civitaneco.

Ĝemelurboj redakti

Paktoj de amikeco redakti

  • Burg (Germanio)
  • Afandou (Grekio)
  • Zibo (Ĉinio)

Projektoj de loka disvolviĝo redakti

  • Tambacounda (Senegalo)
  • Costache Negri (Rumanio)
  • El Yamoun (Palestino)

Esperanto redakti

La urbo estas sidejo de Esperanto-Vendée ekde 1996.

Fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti