La SAGO
(Alidirektita el La Sago)
La SAGO (La SAT-Amikara GazetO) estas eldonita de SAT-Amikaro ekde oktobro 2003 kiel daŭriganto de la gazeto SAT-Amikaro, kies titolo estis konfuziga ĉar ĝi estis samnoma kiel la asocio.
La SAGO | |
![]() | |
Speco | organo-revuo |
---|---|
Periodeco | monata |
| |
Posedanto | SAT-Amikaro |
Lingvo | Esperanto, Franca |
Prezo | 3,50 EUR (Eŭrozone) aŭ 4,50 EUR (ekstere) |
ISSN | 1763-1319 |
| |
Retejo | Ene de SAT-Amikaro.org |
Ĝi estas monata gazeto en Esperanto kun 16 paĝoj (20 paĝoj dufoje jare). Ene troviĝas kvarpaĝa suplemento en la franca kiu entenas informojn kaj aktualaĵojn ne nur pri la Esperanto-movado.
Kompleta ekzemplero de La Sago 60 (decembro 2009, speciala prikongresa n-ro) legeblas sur la retejo de SAT-Amikaro: http://www.esperanto-sat.info/article1525.html Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.sat-amikaro.org/ Retejo de SAT-Amikaro
- http://www.esperanto-sat.info/rubrique124.html Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Rubriko dediĉita al La SAGO