Hermisende

(Alidirektita el La Tejera)

Hermisende estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio, proksime al tiu kaj al la Provinco Oŭrenso, Galegio. Ĝi estas unu el malmultaj dulingvaj loĝlokoj de la provinco Zamoro, ĉar oni parolas kaj la hispanan kaj dialekton de la galega lingvo, ĉefe mikse.

Hermisende
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49572
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 233  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 6° 54′ U (mapo)41.9686699-6.8953227Koordinatoj: 41° 58′ N, 6° 54′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 108,79 km² (10 879 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hermisende (Provinco Zamoro)
Hermisende (Provinco Zamoro)
DEC
Hermisende
Hermisende
Situo de Hermisende
Hermisende (Hispanio)
Hermisende (Hispanio)
DEC
Hermisende
Hermisende
Situo de Hermisende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hermisende [+]
vdr

Hermisende estas plej verŝajne etimologie devena el persona nomo de virino de ĝermana deveno dokumentita en la areo kiel Ermesinda, edzino de Alfonso la 1-a de Asturio, aŭ Ermesenda, dua edzino de Ordoño la 2-a (Leono).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrelos, Castromil, Hermisende, San Ciprián kaj La Tejera, okupas totalan areon de 108,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 214 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 151 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la plej antikva mencio de la setlejo estas de 12- jarcento. Sed en postaj jarcentoj ne estis klara ĉu ĝi apartenia al la Regno Leono aŭ al Portugalio (almenaŭ ĝis la Portugala Milito de Sukcedo).

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti