La Torre del Valle

La Torre del Valle [laTOre delBAlje] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. La Torre del Valle estas etimologie tradukebla al La Turo de la Valo.

La Torre del Valle
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49781
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 5° 43′ U (mapo)42.0916001-5.722315Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 16,47 km² (1 647 ha) [+]
La Torre del Valle (Provinco Zamoro)
La Torre del Valle (Provinco Zamoro)
DEC
La Torre del Valle
La Torre del Valle
Situo de La Torre del Valle
La Torre del Valle (Hispanio)
La Torre del Valle (Hispanio)
DEC
La Torre del Valle
La Torre del Valle
Situo de La Torre del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Torre del Valle [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Torre del Valle kaj Paladinos del Valle, okupas totalan areon de 16,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 84 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Pobladura del Valle, Matilla de Arzón, Morales del Rey kaj Villabrázaro.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj, rivero Órbigo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti