La Trinidad (Filipinoj)

municipo en Filipinoj

La Trinidad - tagaloge Bayan ng La Trinidad - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas sidejo de provinco Bengeto. La Trinidad konsistas el 16 distriktoj.

La Trinidad
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 404  (2020) [+]
Loĝdenso 1 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 28′ N, 120° 35′ O (mapo)16.4621120.5877Koordinatoj: 16° 28′ N, 120° 35′ O (mapo) [+]
Alto 1 102 m [+]
Areo 70,04 km² (7 004 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
La Trinidad (Filipinoj)
La Trinidad (Filipinoj)
DEC
La Trinidad
La Trinidad
Situo de La Trinidad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Trinidad, Benguet [+]
vdr
Urbodomo de La Trinidad

Geografio redakti

La Trinidad kuŝas en la orienta flanko de la insulo for de la marbordo en montaro laŭ rivero [1]. Regiona sidejo Baguio troviĝas nur 5, San Fernando (La-Unio) (kun marbordo) 28, Laoag 196, Kezonurbo 204, ĉefurbo Manilo 213, Cebuurbo 773, Dabao 1180, General Santos 1254 kilometrojn (aere) [2].

 
Ĉefvojo en La Trinidad

Historio redakti

La valo ampleksanta La Trinidadon estis origine nomita "Benguet", kie indiĝenoj interŝanĝis lokajn produktojn, eĉ orojn kun la hispanoj. Ĉirkaŭ 1616 la hispanoj en Manilo interesiĝis pri oro. En 1620 alvenis la unua hispana ekspedicio. Alia ekspedicio en 1624 trovis orminejojn, sed la domoj estis jam forlasitaj. La Trinidad estis fondita en 1874 sub nomo "Valle de La Trinidad", sed la distrikto jam pli frue en 1846. Dum la Filipina Revolucio en 1898 la filipinaj revoluciaj trupoj liberigis La Trinidadon, sed en 1900 Usono okupis ĝin. Inter 1901-1909 Baguio estis la provinca ĉefurbo, poste denove La Trinidad. Inter 1942-1945 la japanoj regis. Ekde 1950 la statuso estis municipo. En la malfruaj 2000-aj jaroj la municipo atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).

Ekonomio redakti

La Trinidad estas konata pro produktadoj de fragoj, iomete pri tranĉitaj floroj. La fragoj allogas ankaŭ turistojn.

Religio kaj eduko redakti

Minglanilla havas romkatolikan plimulton, sed ekzemple ankaŭ ĉina templo funkcias. La urbo krom la apuda Baguio estas la centro de alteduko en la provinco. La ĉefa kampuso de universitato situas en la komunumo.

 
Aerfoto pri La Trinidad

Klimato redakti

La klimato de La Trinidad estas klasifikita kiel subtropika altebenaĵa klimato. Jare pluvas 1046 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-oktobro pli ofte pluvas. La temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 15-23 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Vido al preĝejo en La Trinidad

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans