La Trinitaria estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas La Trinitaria Zapaluta; ĝi situas proksimume je 180 km for de Tuxtla Gutiérrez. La komunumo situas en la suda parto de Chiapas en la regiono Grijalva kaj ĝi limas al Gvatemalo. Ĝi estas konata pro pluraj naturaj vidindaĵoj, inter aliaj la "Parque Nacional Lagunas de Montebello". Ankaŭ ekzistas la ruinoj Chinkultic de la antaŭkolumba tempo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07099.

La Trinitaria
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chiapas
Poŝtkodo 30160–30167
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60 417
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 16°7′N 92°3′U  /  16.117°N, 92.05°U / 16.117; -92.05 (La Trinitaria) (mapo)
Alto 1 540 m
Areo 1841 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de La Trinitaria en Meksiko (Meksiko)
Situo de La Trinitaria en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de La Trinitaria en Meksiko
Situo de La Trinitaria en Meksiko
Situo de La Trinitaria en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Trinitaria Municipality [+]
vdr
Laguno Ensueño

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 60417 loĝantojn. El tiuj estis 29110 viroj kaj 31307 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1841 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1540 metroj super la marnivelo. Norde la komunumo limas al La Independencia, sude kun la komunumo Frontera Comalapa kaj Chicomuselo, oriente kun Gvatemalo kaj okcidente kun Tzimol kaj Comitán.

Ĉefaj vilaĝoj kaj loĝlokoj estas:

  • José Maria Morelos
  • El Porvenir Agrarista
  • La Esperanza
  • Rodulfo Figueroa
  • Hidalgo
  • La Gloria
  • Las Delicias
  • Álvaro Obregón
  • Lazaro Cardenas kaj
  • Guadalupe el Zapote

La aliaj 443 loĝlokoj estas etetaj aŭ solecaj domoj.

Sociogeografio redakti

 
Cinco Lagos

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 36699 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 28787 scipovis legi kaj skribi kaj 7871 personoj estis analfabetoj. Do 78% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 21% estis analfabetoj.

59686 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 4852 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 8.13% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti

 
Lago Tziscao