La Urbestro de Zalamea

La Urbestro de Zalamea [1] estas triakta dramo verkita en versoj fare de Pedro Calderón de la Barca. Temas pri kamparana urbestro kiu ordonas ekzekuti kapitanon kiu estis perfortinta ties filinon. La temo estas la konflikto inter la honoro (revenĝo) kaj la socia devo ne kontraŭstari militiston.

La Urbestro de Zalamea
La Urbestro de Zalamea
La Urbestro de Zalamea
Aŭtoro Pedro Calderón de la Barca
Eldonjaro 1925
Urbo Montevideo
Eldoninto Esperanta Presejo de Botella Hermanos
Paĝoj 136
vdr

Enrique Legrand tradukis la verkon el la hispana kaj eldonis ĝin 136-paĝe en Montevideo en la jaro 1925.

Recenzoj redakti

 
 Fortefikaj scenoj, trafaj diroj, spritaj ekpensoj, poeziaj kaj tre dramaj paroloj. 
— 1925, Literatura Mondo, paĝo 132
 
 Nia bonega samideano, kies tradukistan talenton ni jam konas dank'al lia esperantigo de «Amfitriono» de Molière, pliriĉigis nian teatran bibliotekon per nova perlo, La bela verko de Calderon de la Barca estos plezure legata de ĉiuj Esperantistoj. La versa traduko estas lerte farita, en simpla kaj facile komplenebla lingvo. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4151, paĝo 368

Eksteraj ligiloj redakti