La Vellés [labeLJES] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. La Vellés estas etimologie aludo al Avilés, de kie venis la reloĝantoj post la Reconquista.

La Vellés
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 517  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 5° 34′ U (mapo)41.073888888889-5.5680555555556Koordinatoj: 41° 4′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 811 m [+]
Areo 25,5 km² (2 550 ha) [+]
La Vellés (Provinco Salamanko)
La Vellés (Provinco Salamanko)
DEC
La Vellés
La Vellés
Situo de La Vellés
La Vellés (Hispanio)
La Vellés (Hispanio)
DEC
La Vellés
La Vellés
Situo de La Vellés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vellés [+]
vdr
Preĝejo Sankta Ana.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Vellés kaj Urbanización Fuente Vieja, okupas totalan areon de 25,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 549 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Arcediano kaj Aldeanueva de Figueroa; oriente kun Pajares de la Laguna, Villaverde de Guareña kaj Pedrosillo el Ralo; sude kun Castellanos de Moriscos; sudokcidente kun San Cristóbal de la Cuesta kaj Monterrubio de Armuña kaj okcidente kun Castellanos de Villiquera kaj Negrilla de Palencia. Ĝi distas 15 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Panoramo de La Vellés.
Panoramo de La Vellés.

Vidu ankaŭ redakti