Malfermi la ĉefan menuon

La Venecia Komercisto

dramo de William Shakespeare
(Alidirektita el La Venecia komercisto)

La Venecia Komercisto [1][2](angle: The Merchant of Venice) estas dramo de William Shakespeare, verkita inter 1594 kaj 1597. Titola heroo estas komercisto Antonio, kaj ne, kiel povus ŝajniĝi, juda pruntodonanto Shylock. La teatraĵo okazas en la 16-jarcenta Venecio. La komedio estis publikigita en 1623.

La Venecia Komercisto
La Venecia Komercisto
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1914
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 102
v  d  r
Information icon.svg

En la 16-jarcenta Anglio kontraŭjudaj sloganoj estis denove popularaj. Judoj de Anglio estis forpelitaj en 1290, dum la tempo de Oliver Cromwell povis setliĝi, kio tamen okazis malrapide ĝis la 18-a jarcento. Pluraj esploristoj opinias, ke Ŝekspiro en la teatraĵo fiksas negativajn stereotipojn pri judoj, montrante la ĉefan heroon kiel avidan ekspluatiston, la kristanon kiel honestan kaj bonan homon. Verŝajne li tiamaniere volus plaĉi al spektantaro, kiu certe plejparte samopiniis. Interese, ke dum periodo de okcidentigo de Japanio en la 20-a jarcento, traduko de la verko kaŭzis kreskon de kontraŭsemitismo en la japana socio, en kiu ne estis judoj.

Enhavo

En Esperanto aperisRedakti

La dramon tradukis el la angla Alfred Edward Wackrill. La tradukaĵo eldoniĝis en 1914, kaj ampleksis 102 paĝojn.

ReferencojRedakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3922, paĝo 356
  2. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti