La vivo de la plantoj

(Alidirektita el La Vivo de la Plantoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La vivo de la plantoj [1] estas popularscienca libro pri botaniko verkita de Paul Neergaard kaj eldonita en 1957. Ĝi estas skribita natur-ŝatante. Ĝi enhavas klarigajn desegnaĵojn de la dana artisto Magd Stag. La libro estis verkita originale en Esperanto, sed la dana eldono (Grøn er vor jord) jam aperis en novembro 1956. Sekvis ankaŭ sveda (Vår gröna jord, 1957) kaj suoma (Vihreä on maailmamme, 1958) eldonoj tradukitaj de la dana lingvo; kaj litova (Augalų gyvenimas, 1960) kaj pola (Życie roślin, 1962) tradukitaj el Esperanto.

La Vivo de la Plantoj
La Vivo de la Plantoj
La Vivo de la Plantoj
Aŭtoro Paul Neergaard
Eldonjaro 1957
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 128
vdr

La danaj kritikistoj tre favore akceptis la libron. Tiu ĉi rezultas el la taŭga kombino de la teoria erudicio kaj pedagogia konkretigo, tiel karakterizaj por la aŭtoro. Abundas frapaj komparoj kaj bildigoj, kiuj simpligas eĉ tre komplikajn fenomenojn en la planta mondo, ekzemple la "baleto" de la kromosomoj aŭ la unika eltrovo en Ĉinujo de tie kreskanta pra-konifero, metasekvojo kiun oni kredis ekzistanta nur en fosilia formo.

Enhavo redakti

  • La konstruaĵoj de la planta regno. Preninte la ekzemplon de la planto de tritiko, oni priskribas la precipajn partojn de ajna planto: nome tigo, radiko kaj folioj, ties kompono kaj funkciado. Rezulte ankaŭ la funkciadon de la tuta planto el la energio de la lumo.
  • Printempa vekiĝo. La forto de la kreskado. Interna forto de la plantoj faras ilin prosperi, pere de la osmoza premo. kio rezultas en protoplasmo, kiu tenas la planton staranta. Ankaŭ la radiko penetras la teron kaj suĉas akvon kaj nutraĵon pere de tiu interna forto, kiu montriĝas klare en la transportado de akvo kaj aliaj substancoj el la radikoj al la folioj kaj inverse kaj en la efikeco de la osmoza premo pro manko aŭ malmanko de akvo.
  • Laŭplana konstruado. Tio permesas la multobligadon dekomence kaj plilongigadon poste de la ĉeloj. Ankaŭ la tuta kreskado de la planto okazas laŭplane pere de la plantaj hormonoj, kiuj unue estis malkovritaj kaj nun eĉ fabrikitaj industrie por kreskigi aŭ malkreskigi precizajn plantojn laŭvole.
  • Floroj, kiuj nombras la helajn horojn. La precizaj plantoj floras en precizaj epokoj, kaj tio ne dependas nur de varmo kaj malvarmo de la sezonoj, sed ankaŭ de la sinsekvo de tagoj kaj noktoj, respektive pli kaj malpli longaj (ne la lumkvanto), tio estas de la daŭro de tagohoroj, sed ankaŭ de noktohoroj. Kelkaj plantoj postulas malvarmon por produkti florojn, fruktojn kaj eblon reproduktiĝi. Tia sciaro estas uzata kaj de botanikistoj por eksperimentoj kaj de terkulturistoj (ekzemple uzante forcejojn) por produkti florojn (kaj deziratajn fruktojn) en pli granda kvanto aŭ en pli dezirata nenatura epoko. Kreskado kaj florado estas du malhelpaj procezoj, tio estas por ke florado okazu devas ĉesi kreskado kaj inverse.
  • La plantoj renovigas sin. Observado de la strukturo de la folioj: vejnoj aŭ nervoj (kaj homogenaj kaj heterogenaj) kaj ĉeloj. Naturaj kaj artefaritaj selektadoj kaj rezultaj varioj. En la kromosomoj veturas la trajtoj de la pra-plantoj al la idoj. La poleneroj montras tre variajn belajn geometriajn figurojn baze sur la sfero kaj ankaŭ tre variajn grandojn depende de la specioj. Ili povas porti la informon de la poleno laŭlonge de jarmiloj kaj al tre foraj distancoj, pelate de akvo, vento aŭ bestoj (birdoj, formikoj). La forto de la poleno estas enorma.
  • Flugantaj semoj. La disvastigo de la semoj estas aktivega, kiel ĉe arboj aŭ trudherboj. Funkciado de la sporoj de filikoj.
  • La defendaj mekanismoj de la plantoj. Funkciado de la pikiloj de urtikoj. Aliaj defendiloj estas la kreado de atakaj ĉeloj kontraŭ vundoj, fungoj ktp., kreskigo de kromaj radikoj okaze de problemoj en la radiko kaj finfine la ripozantaj burĝonoj, kiuj povas kreskiĝi tuj post vundoj, tranĉoj, forhakado aŭ ŝanĝoj de la kondiĉoj.
  • Elĉerpiĝas la vivo. Folifalo kaj morto. Priskribo de la procezo de la falfolio kiel parto de la energio de la planto. Same pri la koncentro de mortinta ligno en la kerno de la arbotrunkoj, jam ne utila kiel kondukilaj tuboj, sed kiel subtenilo de la planto. Per la reproduktado aŭ rekresko la vivo de la planto perpetuiĝas.
  • Sekvas listo de Neologismoj kaj terminoj (vidu sube), Finvortoj kaj Indekso de pritraktitaj konceptoj.

(daŭrigota)

Recenzoj redakti

 
 Interesa libro kiu precipe interesas botanikistojn kaj ankaŭ la grandan publikon kiu ŝatas la naturon.
Multaj bonegaj desegnaĵoj de dana artisto Magd Stage ilustras la verkon plejparte por ankoraŭ pli klarigi la tekston, aliaj por simple ornami la libron. 
— 1957, Historio de Esperanto, III, p. 1200

Menciitaj genroj aŭ specioj, krom aliaj taksonoj kaj plantospecoj redakti

Kelkaj neologismoj kaj terminoj listigitaj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti