La Yunta

La Yunta [LaĜUNta] (Jungitaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Yunta
La Yunta, Guadalajara, España, 2017-01-04, DD 28.jpg
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19361
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Carlos Roa Martínez
Demografio
Loĝantaro 90  (2022) [+]
Loĝdenso 1,8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo)40.9142317-1.6833548Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 55,98 km²
Situo de La Yunta

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Yunta [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

ToponimioRedakti

La toponimo La Yunta ŝajne devena de la verbo «juntar» (junti), eble reference —laŭ Corominas— al la kunfluejo inter du riveroj.[1]

LoĝantojRedakti

La loĝanto nomiĝas Yuntano [ĝunTAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 101 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,8 loĝ/km².

SituoRedakti

La Yunta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1104 m super marnivelo; je 166 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 21 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo, je 100 km el Teruelo kaj je 120 km el Zaragozo. La areo de ties teritorio estas de 55,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′51″N 1°41′00″Ok.

HistorioRedakti

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis 600 loĝantojn, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 624 loĝantoj en 1940 al 101, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Yunta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Yunta kie oni falis al la nunaj 101.

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. López de los Mozos y Ranz Yubero, 2004, p. 14.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti