La casa de Bernarda Alba (filmo)
La casa de Bernarda Alba (La domo de Bernarda Alba) estas hispana drama filmo de 1986 reĝisorita de Mario Camus el la samnoma teatraĵo de Federico García Lorca.
La casa de Bernarda Alba | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La casa de Bernarda Alba |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1987 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Mario Camus |
Scenaro | Mario Camus • Antonio Larreta • Federico García Lorca |
Filmita en | Ronda • Antequera • Zahara de la Sierra |
Loko de rakonto | Andaluzio |
Rolantoj | Ana Belén • Florinda Chico • Vicky Peña • Rosario García Ortega • Paula Alí • Amparo Rivelles • Alicia Montoya • Enriqueta Carballeira • Irene Gutiérrez Caba |
IMDb | |
Oni filmis en Ronda kaj Antequera (provinco Malago), kaj en Zahara de la Sierra (provinco Kadizo).
Intrigo
redaktiKun Bernarda loĝas ŝiaj kvin filinoj (Angustias, Magdalena, Amelia, Martirio kaj Adela), ŝia patrino kaj du servistinoj. Inter tiuj estas Poncia, servistino kiu estis loĝinta tridek jarojn je la servo de la maljunulino. Bernarda absolute malpermesas aliron de siaj filinoj ekster la hejmo, kaj ĉefe kontaktojn kun viroj, dum devigas ĉiujn vesti nigre dum jaroj. Estas ĵaluzoj inter la plej aĝaj fratinoj kiuj konsideras, ke ili rajtas engaĝiĝi kaj edziniĝi, dum la plej juna devas resti hejme zorgante la patrinon. Tamen Amelia estas enamiĝinta de Pepe, "el Romano", ĉevalrajdisto, kaj deziras liberiĝi kaj vesti verde, dum ankaŭ aliaj fratinoj celas tiun. La tragedio tujas.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Irene Gutiérrez Caba, Bernarda Alba
- Ana Belén, Adela
- Florinda Chico, Poncia
- Enriqueta Carballeira, Angustias
- Vicky Peña, Martirio
- Aurora Pastor, Magdalena
- Mercedes Lezcano, Amelia
- Rosario García Ortega, María Josefa
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La casa de Bernarda Alba (película) en la hispana Vikipedio.