La casa de mi padre
La casa de mi padre (Ĉe mia patro) estas hispana drama filmo, reĝisorita de Gorka Merchán kaj protagonistigita de Carmelo Gómez, Emma Suárez, Juan José Ballesta, Verónica Echegui kaj Álex Angulo.
La casa de mi padre | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La casa de mi padre |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2009, 24 sep. 2008 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Aitor Mantxola |
Reĝisoro(j) | Gorka Merchán |
Scenaro | Iñaki Mendiguren |
Filmita en | Errenteria • Hernani • Hondarribia • Tolosa |
Muziko de | Fernando Velázquez |
Rolantoj | Emma Suárez • Carmelo Gómez • Juanjo Ballesta • Verónica Echegui • Álex Angulo |
IMDb | |
Intrigo
redaktiTxomin Garay (Carmelo Gómez), entreprenisto kaj iama pelotisto (pelotari) minacita de ETA, revenas al Eŭskio post kelkaj jaroj de ekzilo en Argentino, kiam konas, ke lia frato Koldo, "abertzale" skabeno, mortas. Li kontaktas kun sia nevo Gaizka (Juan José Ballesta), filo de Koldo, promesplena pelotari kiu estas aliĝinta en la kale borroka. Al Txomin, lia frato Koldo ĝuste antaŭ morti petas, ke li forigu sian filon de la kale borroka. Sed Gaizka konsideras sian onklon perfidisto ĉar li abandonis Eŭskion.
Txomin trejnas suan nevon cele al tuja konkurenco de peloto. Sed, antaŭ la konkurenco, Txomin estas murdita. La filino de Txomin estas rompita pro la murdo de sia patro kaj same Gaizka abandonas la kale borroka kaj siajn simpatiojn al ETA, pro la murdo de sia onklo kaj la doloron de sia kuzino, al kiu li enamiĝis.
Geaktoroj kaj roluloj
redakti- Carmelo Gómez, Txomin Garay
- Emma Suárez, Blanca
- Álex Angulo, Germán
- Juan José Ballesta, Gaizka Garay
- Verónica Echegui, Sara
- Mikel Aramburu, fiŝvendisto
Pri la filmo
redaktiProtagonistas Carmelo Gómez kaj Emma Suárez post pli ol unu jardeko kaj kvin filmoj de kunlaborado.
La titolo de la filmo estas referenco al poemo de Gabriel Aresti "Nire aitaren etxea" (Ĉe mia patro, aŭ La domo de mia patro).
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo La casa de mi padre hispane.