La centjara Esperanto

La centjara Esperanto estas filmo 47 minutojn longa de Roman Dobrzyński farita en 14 landoj okaze de la centjara jubileo de Esperanto (1887-1987), kiu montras diversajn formojn de ĝia aplikado (eldonita en Varsovio, Pollando, 1987).

Ĝi estas dokumento pri la praktika funkciado de la lingvo en tri kontinentoj, kun bazaj informoj pri la movado, unuafoje prezentita dum la 72-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987. Ĝi estis produktita de la Pola Televido en du lingvoj. La Esperantan version aĉetis UEA, kiel celuloidan bendon. Ĝi estis finita antaŭ la 72-a UK kaj dum ĝi ĉiutage prezentata. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL. Poste aperis en DVD kune kun la filmo Varsovio cent jarojn poste.

En 2021 la filmo estis elektita por kuninaŭguri la virtualan kongresejon de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ĝi spektiĝis la 16-an de julio 2021 kadre de la Inaŭgura Kinejo de la 2-a VK, post Varsovio cent jarojn poste, kiu estis la unua filmo. Iom poste ĝi ankaŭ estis disponigita en la jutubkanalo de UEA, UEAviva.

Eksteraj ligiloj redakti