La colmena (romano)

La colmena (trad. La abelujo) estas romano de la hispana verkisto Camilo José Cela, publikigita en Bonaero en 1951.

La colmena
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Camilo José Cela
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1951
Eldonejo Emecé Editores
Ĝenro romano
Loko de rakonto Madrido
vdr

Historio kaj analizo redakti

Tiun verkon oni ne povis publikigi siatempe en Hispanio kaj nur ĝis 1955, pro malakcepto fare de la frankisma cenzuro, kvankam la verkisto estis cenzuristo li mem (de negravaj publikaĵoj) kaj protektito de Juan Aparicio, tre influa politikisto en la diktatora reĝimo. Post enpovigo de Manuel Fraga kaj insisto de la aŭtoro sukcesis la rajtigo de la unua hispana eldono de romano kiu estos inkludita multajn jarojn poste en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento fare de la ĵurnalo El Mundo.[1]

La eksteran strukturon komponas ses ĉapitroj kaj unu epilogo. Ĉiu ĉapitro konsistas el varia nombro de mallongaj scenoj, kiuj disvolvigas epizodojn miksitajn kun aliaj kiuj okazas samtempe. Tiel la intrigo estas konstante rompita en multaj malgrandaj historioj. Gravas la totala sumo, kiu kunformas aron de interplektitaj vivoj, same kiel ĉe la ĉeloj de abelujo.

La loko-tempa kadro estas tre preciza: tri tagoj en Madrido en la vintro de 1942, dum malfacilaj jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito kaj venko de la frankisma tendaro. La historio estas bazata sur romana loko tre reduktita (kafejo) sed kun multaj roluloj kiuj malmulte intervenas en la intrigo havigante ĥoran socian alrigardon. Inter preskaŭ tri cent roluloj, malabundas kaj tiuj de altaj klasoj kaj tiuj de laborista klaso aŭ marĝenuloj (kongrue kun la postuloj de la tiama reĝimo), kaj hegemonias tiuj de la malalta mezklaso, nome la malalta burĝaro eĉ pli malaltigita pro la landa situacio. La romano aperis kiel unua parto de serio titolota «Caminos inciertos» (Necertaj vojoj), kiu neniam aperos.

La romanon adaptis filmo de 1982 de Mario Camus kun sama titolo.

Cenzuro kaj memcenzuro redakti

La colmena estis ekzamenita de civila kaj de eklezia cenzuroj. La unuan faris la poeto Leopoldo Panero, kiu konsilis ĝian publikigon, "se la aŭtoro mildigas kelkajn scenojn" kaj la duan faris la pastro Andrés de Lucas Casla, kiu faris tre kritikan kaj malfavoran informon kiu venkis ("¿Ataca el dogma o la moral? Sí. ¿Ataca al régimen? No. ¿Valor literario? Escaso" ("Ĉu ĝi atakas la dogmon aŭ la moralon? Jes. Ĉu ĝi atakas la reĝimon? Ne. Ĉu literatura valoro? Malmulta")); pro tio la verkon oni presis en Bonaero en 1951 eĉ kun kelkaj fragmentoj cenzurita de la peronisma reĝimo.[2]​ Poste oni povis publikigi ĝin en Hispanio en 1955 sen la cenzuritaj partoj jam en 1951 fare de la aŭtoro, koncerne al enhavo pri sekso; tion oni konas per manuskripto aparteninta al hispanisto Noël Salomon konservita de lia filino, Annie Salomon. Ĝi estas parto de la kopio de la domumento prezentita de Cela al la cenzuro en 1946. Poste (decembro 2015) oni planis integran kritikan eldonon kiu inkludun aparte tiujn iamajn forigitajn partojn.[3]

La memcenzuro observeblas, por ekzemplo, en romano en kiu estas tiom multaj roluloj, en la foresto de ekleziuloj, tiom oftaj en la tiama ĉiutaga vivo. Tiu apero estis eĉ ne imagebla tiam pro la eklezia cenzuro, kiu certe estus malaprobinta tion. Aliflanke ankaŭ ne aperas roluloj, kiuj eĉ minimume reprezentu la oficialan frankisman povon, kvankam ja la posedantino de la kafejo montras sintenon kongruan kun la reĝimo.

Referencoj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La colmena (novela) en la hispana Vikipedio.