La dormanto vekiĝas
romano far Herberto Georgo Wells
La Dormanto Vekiĝas (angle The Sleeper Awakes) estas malutopia romano de H. G. Wells pri viro, kiu dormas ducent tri jarojn, kaj tiam vekiĝas en tute ŝanĝita Londono, kiam, pro la interezo de sia bankkonto, li estas la plej riĉa viro en la mondo.
La Dormanto Vekiĝas | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Herbert George Wells | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Londono | |
Eldoninto | The Esperanto Publishing Company Limited | |
Paĝoj | 210 | |
Ĝi unue anglalingve aperis en la jaro 1899 kun la titolo When The Sleeper Wakes (esperante Kiam la Dormanto Vekiĝas). Wells, kiu malŝatis multajn partojn de sia originala versio, reverkis la romanon en 1910.
En Esperanto
redaktiLa romanon esperantigis Albert Frank Milward en 1929; la verko ampleksas 210 paĝojn.
Recenzoj
redakti
|
|