Le Fanatisme ou Mahomet le Prophète

teatraĵo far Voltero

Le Fanatisme ou Mahomet (La fanatikismo aŭ Mahomedo la profeto) estas tragedio de Voltaire verkita en 1736 kaj premierita en Lille la 25an de aprilo 1741 en la teatro de la strato Vieille Comédie, poste en Parizo la 9an de aŭgusto 1742. Tiu teatraĵo estos tuj malpermesita per Dekreto de la Parlamento de Parizo.

Le Fanatisme ou Mahomet le Prophète
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro tragedio
vdr

Resumo redakti

La agado okazas dum la sieĝo de Mekko fare de Mahomedo en 630. Voltaire neniam intencis iĝi historiisto; li konis sin kiel tragediisto. en lia verko, estas frontado inter Mahomedo kaj la maljuna Zopiro, ŝerifo de Mekko, kies du filoj estis forportitaj iam fare de sia malamiko. Nun, Zopiro tenas kaptitaj du sklavojn de la Profeto, nome Sejdo kaj Palmira, sen scii ke ili estas reale liaj propraj gefiloj. Tiu historio - la ŝanĝo de filoj sen scio de la patro preta al venĝo de ilia foresto - estas unu de la plej klasikaj rimedoj de la tragedio, ekde Esĥilo al Verdi. Krome estas filozofia kontraŭstaro inter Mahomedo kaj Zopiro. Mahomedo, kiu sieĝas Mekkon, donas elekton al Zopiro: revidi sian parencaron aŭ defendi sian patrion. Zopiro ne humiliĝas kaj kiel la Kreonto de Sofoklo, preferas sian urbon al sia idaro. Mahomedo, hatanta, konvinkas tiam la junan Sejdon murdi Zopiron, nome sia propra patro: «La amo, la fanatikismo, blindigas sian junecon; li furiiĝos pro troa malforteco.»

Eksteraj ligiloj redakti

Voltaire pri Mahomedo kaj Islamo
Voltaire kaj Islamo
  • Faruk Bilici, L’Islam en France sous l’Ancien régime et la Révolution : le jeu d’attraction et de répulsion, section Voltaire et l'islam Arkivigite je 2009-05-23 per la retarkivo Wayback Machine, Rives nord-méditerranéennes, numero 14, 2003, pp. 17-37.
Pri la teatraĵo