La finta giardiniera

La finta giardiniera ("La ŝajniganta ĝardenistino"), K. 196, estas itallingva opero de Wolfgang Amadeus Mozart. Mozart verkis ĝin en Munkeno en Januaro 1775 kiam li estis 18-jaraĝa kaj ĝi ricevis sian unuan ludon la 13an de Januaro en la Salvatortheater en Munkeno.[1] Estas polemiko pri la aŭtoreco de la libreto, verkita por la samnoma opero de Pasquale Anfossi de la jaro antaŭa. Ĝi estas ofte atribuita al Ranieri de' Calzabigi, sed kelkaj muzikologoj nuntempe atribuas ĝin al Giuseppe Petrosellini, kvankam denove oni pridemandas ĉu ĝi estas en la stilo de tiu lasta.[2]

La finta giardiniera
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro Itala komika opero
Loko de rakonto Italio
vdr

En 1780 Mozart konvertis la operon en germanlingva Singspiel nome Die Gärtnerin aus Liebe (ankaŭ Die verstellte Gärtnerin), kio postulis reverkadon de parto de la muziko. Ĝis kopio de la kompleta itallingva versio estis trovita en la 1970-aj jaroj, la germanlingva traduko estis la nura konata kompleta partituro.

La agado okazas en la bieno de la Podestà en Lagonero, ĉe Milano. La ŝajniganta ĝardenistino estas fakte markizino Violante Onesti, kiu estis supozita murdita de nobelo Belfiore, edziĝonta al Arminda, kies onklo podestà Don Anchise enamiĝis de Violante. La amrilatoj pli kaj pli komplikiĝas.

Notoj redakti

  1. Casaglia, Gherardo (2005). "La finta giardiniera, 13 January 1775". L'Almanacco di Gherardo Casaglia (en itala).
  2. Julian Rushton, "Finta giardiniera, La (ii)", en Grove Music Online, alirita en la 13a de Majo 2015.