La finta semplice

opero far Mozarto

La finta semplice (La falsa senkulpulino), K. 51 (46a) estas opera buffa triakta por sep voĉoj kaj orkestro, komponita en 1768 de la tiam 12-jaraĝa Wolfgang Amadeus Mozart. Juna Mozart kaj lia patro Leopold estis pasigante jaron en Vieno, kie Leopold estis klopodante establi sian filon kiel opera komponisto. Li estis aganta je sugesto fare de la imperistro Jozefo la 2-a, ke la juna knabo verku operon.

Desegno de Peter Hoffer por la libreto.

Leopold elektis itallingvan libreton de la vienkortega poeto Marco Coltellini, kiu estis bazita sur frua verko de Carlo Goldoni. Dum la pruvludoj, la opero estis la viktimo de intrigoj el konkurencaj komponistoj kiuj plendis, ke la verko ne estis el la 12-jaraĝa knabo, sed el lia patro. Minacita per sabotita premiero fare de la impresario Giuseppe Affligio, Leopold prudente decidis retiriĝi. La opero neniam estis ludita en Vieno. Ĝi estis probable ludita la venontan jaron en Salcburgo je peto de la Princo-Ĉefepiskopo. Mozart produktis plenan partituron de tri aktoj, 26 pecoj, en manuskripto de 558 paĝoj. Ĝi inkludas uverturon/simfonion, unu koruson, unu dueton, tri ensemblojn (fine de ĉiu akto), kaj 21 ariojn.

La opero estis registrita en sia tuteco fare de Leopold Hager por Orfeo en Januaro 1983 kun Helen Donath kaj Teresa Berganza, ludo kiu daŭris du horojn kaj 45 minutojn. Alia registro estis farita en Novembro 1989, kun Barbara Hendricks kaj Ann Murray, kaj dirigentita de Peter Schreier. Tiu versio estis elektita de Philips por esti parto de The Complete Mozart Edition el la verkoj de Mozart, publikigita en 1991. Tamen, ekde ties premiero en 1769, la opero ne estus ludita ĝis modernaj tempoj. Ĝi estis ludita en la Festivalo de Salcburgo de 2006, kiel parto de la produktado de ĉiuj el la 22 operoj de Mozart. La ludoj estis publikigitaj en la kolekto de DVD-oj konata kiel M-22 de Deutsche Grammophon.

Du fratoj, Cassandro kaj Polidoro, loĝas kun sia juna fratino, Jacinta. En ilia hejmo loĝas Fracasso, hungara oficiro, kiu amallogas Jacinta. Ŝiaj fratoj Cassandro kaj Polidoro opozicias al tiu geedzeco. Por atingi la konsento de Don Cassandro, oni klopodas, ke li enamiĝu de Rosina, la fratino de Fracasso, kiu aperas maskita de simpla juna kamparanino, nome la “falsa senkulpulino”.