La insulo estas sciencfikcia filmo de la jaro 2005. Ĝi estis direktita de Michael Bay, ĉefrolas inter aliaj Ewan McGregor kaj Scarlett Johansson.

La insulo

Afiŝo de la filmo
filmo
Originala titolo The island
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22 jul. 2005, 26 aŭg. 2005, 4 aŭg. 2005
Daŭro 136 minutoj
Ĝenro sciencfikcio
Kameraado Mauro Fiore
Reĝisoro(j) Michael Bay
Produktisto(j) Michael Bay, Ian Bryce, Walter F. Parkes
Scenaro Caspian Tredwell-Owen • Alex Kurtzman • Roberto Orci
Filmita en Long Beach
Loko de rakonto Los-AnĝelesoArizono
Muziko de Steve Jablonsky
Ĉefrolantoj Ewan McGregor
Scarlett Johansson
Djimon Hounsou
Sean Bean
Produktinta firmao Warner Bros. 
DreamWorks
Distribuo DreamWorks Pictures
Warner Bros
IMDb
vdr

Ĝi estis priskribita kiel omaĝo al la fuĝfilmoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel Fahrenheit 451, THX 1138, Parts: The Clonus Horror kaj Logan's Run. La historio centriĝas en la lukto de Lincoln Ses Echo (McGregor) por adaptiĝi al mondo alte strukturita en kiu li loĝas kaj serio da eventoj, kiuj evoluas kiam li sindemandas kiom vera estas tiu mondo.

Produkti la filmon kostis 126 milionojn da dolaroj kaj ĝi monkolektis nur 36 milionojn en Usono sed malgraŭ la fiasko en Usono tra la mondo ĝi monkolektis 127 milionojn, atingante entute 162 milionojn. En Usono ĝi estis distribuita de DreamWorks en la mondo estis distribuita de Warner Bros.

Resumo redakti

En la jaro 2019. Lincoln Ses-Echo (Ewan McGregor) kaj Jordan Du-Delta (Scarlett Johansson) troviĝas inter la centoj da loĝantoj de iuspeca koncentrejo. En tiu loko intense gardata siaj ĉiutagaj vivoj kiel tiu de la aliaj estis severe kontrolita kaj plena je malpermesoj. La sola elirejo (kaj la komuna espero) estas esti elektita por iri al “la insulo”, la sola loko en la mondo, kiu ne suferis la poluadajn efektojn de la ekologia katastrofo, kiu verŝajne malaperigis la tutan homaron escepte tiujn, kiuj loĝas en tiu zono. Lincoln, kiu vivas turmentita pro la neeksplikeblaj premsonĝoj sentas sin ĉiufoje pli maltrankvila kaj lia kreskanta scivolemo venigos lin al malkovro de terura sekreto.

Geaktoraro redakti

Aktoro Rolo
Ewan McGregor Lincoln Ses-Echo kaj Tom Lincoln
Scarlett Johansson Jordan Du-Delta kaj Sarah Jordan
Sean Bean Kuracisto Merrick
Djimon Hounsou Albert Laurent
Steve Buscemi James McCord
Michael Clarke Duncan Starkweather Du-Delta kaj Jamil Starkweather
Ethan Phillips Jones Tri-Echo
Brian Stepanek Gandu Tri-Echo
Noa Tishby Komunuma anoncisto
Siobhan Flynn Lima Unu-Alpha
Kim Coates Charles Whitman
Tom Everett Prezidanto de Usono
J. P. Manoux Foxtrot
Shawnee Smith Suzie, la koramikino de McCord
Richard F. Whiten Membro de la teamo de Laurent

Filmado redakti

La detruitaj konstruaĵoj kie Jordan kaj Lincoln dormas estas en Rhyolite, Nevado. La partoj en la urboj estis filmitaj en Detrojto, Miĉigano. Aliaj partoj estis filmitaj en la Valo Coachella, Kalifornio.[1]

Referencoj redakti

  1. Filming locations for The Island (2005). IMDb.com, Inc. 1990–2012..

Eksteraj ligiloj redakti