Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj

Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj

Prezento
Stilo Renesanca
Tipo Kasteloj de la Luarvalo
Dato de konstruo XVIa jarcento
Geografio
Lando Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Loko Villandry
Geografia situo 47° 20′ 27″ N, 0° 30′ 52″ O (mapo)47.34070.51439999999999Koordinatoj: 47° 20′ 27″ N, 0° 30′ 52″ O (mapo)
Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj (Francio)
Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj (Francio)
DEC
Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj
Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj
Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj
Situo de Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj

Map

vdr

Mallonga historio de Villandry redakti

Villandry [vilandri], finkonstruita ĉirkaŭ 1536 estas la lasta el la grandaj kasteloj starigitaj borde de la Loire dum la Renesanca epoko. Villandry estis konstruita de la financa ministro de François Ier, Jean le Breton. Por la servo de la reĝo li superrigardis kaj estris la konstruadon de Chambord en la proksimeco de kiu li konstruigis miniaturan kopion de Villandry : Villesavin.

Jean le Breton, por konstruigi la nunan kastelon, malkonstruigis ternivele malnovan fortreson de la XIIa jarcento, kies fundamentoj kaj la ĉefturo restas nun. En tiu fortreso okazis la 4an de julio 1189, la « Paco de Colombiers » (mezepoka nomo de Villandry), kiam Henri II Plantagenêt, Angla reĝo, agnoskis sian malvenkon antaŭ Phillippe Auguste, franca reĝo.

La posteuloj de Jean le Breton konservis Villandry ĝis 1754, kiam ĝi fariĝis posedaĵo de la markizo de Castellane, deveninta de tre fama provenca familio kaj reĝa ambasadoro. Li konstruigis laŭ klasika stilo la dependaĵojn, kiujn vi rimarkos ambaŭflanke de la antaŭkorto. Li rearanĝis la internon de la kastelo laŭ la komfortnormoj de la XVIIIa jarcento pli proksimaj al niaj ol al tiuj de la Renesanco. En la XIXa jarcento, la tradicia ĝardeno estis detruita por krei parkon laŭ la angla maniero, ĉirkaŭ la kastelo. En 1906, la kastelo estis aĉetita de Joachim Carvallo, naskita en Hispanio en 1869. Li rezignis brilan sciencan karieron kiun li sekvis apud la profesoro Charles Richet, (Nobel premiita pri medicino en 1913) por dediĉi sin tute al Villandry. Tiel li savis la malkonstruotan kastelon kaj kreis en plena harmonio kun la arkitekturo la ĝardenojn kiujn vi admiras hodiaŭ. Joachim Carvallo ankaŭ estas la fondinto en 1924 de la « demeure historique » historia loĝejo, unua asocio kunigante la posedantojn de historiaj loĝejoj. Li tiel montras sin pioniro de la malfermo de la monumentoj al la publiko.

Vizito de la kastelo redakti

La teretaĝo redakti

La vestiblo kaj la maketĉambro. redakti

Se vi tion deziras, vi povas spekti dekminutan aŭdvidan filmeton kiu prezentas Villandry laŭ la sezonoj. Informiĝu ĉe la personoj de la akceptejo. Tiu ĉambro, nomita maketĉambro ofertas kelkajn bonajn orientilojn por la ĝenerala kompreno de Villandry : La maketo ebligas situigi kastelon kaj diversajn ĝardenojn organizitajn sur tri fakaj terasoj : la legomĝardeno, la florĝardeno kaj la akvĝardeno. La fotoj kaj gravuraĵoj montras la arkitekturan evoluon de la kastelo kaj de la ĝardenoj de la mezepoko ĝis nun. Fine paneloj kaj historia friso prezentas la diversajn posedantojn kiuj trafe kaj daŭre markis Villandry. Plej ĉefe Jean le Breton (XVIa jarcento), la markiso Michel-Ange de Castellane (XIIIa jarcento), la familio Hainguerlot (XIXa jarcento) kaj fine la paro Joachim Carvallo kaj Ann Coleman (komence de la XXa jarcento).

La salono kaj la laborkabineto. redakti

Tiu salono havas meblaron de la XVIIIa jarcento. La foteloj kaj kusenfoteloj estas tegitaj de silkoj devenantaj el manufakturo de Tours, ankoraŭ funkcianta. La fotoj sur la mebloj, la grandeco de tiu salono emfazas ke Villandry unue estas familia restadejo kun homaj dimensioj. La laborkabineto, sur la teretaĝo de la ĉefturo estis la preferata laborloko de Joachim Carvallo. En tiu ĉambro li ellaboris la kulturplanojn de la legomĝardeno. La ĉefturo estas la plej malnova parto de la kastelo. En tiu mezepoka fortreso okazis, la 4an de julio 1189, la « Paco de Colombiers », inter Henri Plantagenet, reĝo de Anglio kaj Philippe Auguste, reĝo de Francio.

La manĝoĉambro redakti

La markizo de Castellane aranĝis tiun ĉambron laŭ la gusto de XVIIIa jarcento : la murlignaĵoj, de la epoko de Louis XV anstataŭas la tapiseriojn, kaj planke, la marmoroj la pargetojn. La fenestroj ebligas belan vidaĵon al la ornamaj salonoj. Tiu ĉambro, de nuanco salmonroza kaj ornamita de fontano, ne estas sen memorigi la provencan originon de la Markizo. Ĝi estis deklarita ekde 1936 « Historia Monumento ».

La kuirejo kaj la honorŝtuparo. redakti

La kuirejo estas la nura kamparstila ĉambro de la kastelo, kun ruĝaj sesangulaj terakotaj kaheloj, impona kameno kaj muroj el videblaj ŝtonoj. Ĝi montras ĉion el malnova kuirejo : kverkan tablon, kuprajn kaserolojn kaj turnrostilon. La honorŝtuparon, el kalka ŝtono, konstruis la markizo de Castellane por anstataŭi la eksteran ŝtuparon en la honorkorto. La inicialoj de la markizo de Castellane intermiksiĝas sur la ferforĝitaj interŝtuparoj, tipe de la XVIIIa jarcento. Tiu ŝtuparo ankaŭ estis agnoskita « Historia Monumento » ekde 1934.

La unua etaĝo. redakti

La dormoĉambro de la Princo Jérôme. redakti

Tradicie, la dormoĉambroj de la unua etaĝo estis rezervitaj al la familiestro kaj ties gastoj. Nun, ili estas restaŭritaj, rearanĝitaj sed iliaj grandecoj kaj situoj en tiu okcidenta alo de la kastelo datumas de la XIIIa jarcento kaj de la aranĝo fare de la Markizo de Castellane. La unua dormoĉambro, kun vivaj koloroj, estas tiu de la Princo Jérôme. Plej juna frato de Napoleono, li posedis Villandry dum kelkaj jaroj de la Imperio. La meblaro de tiu ĉambro estas, do, de imperia stilo, same la ornamaĵoj : meblaro el mahagono, silko ruĝmuara, okultrompaĵoj, drapaĵoj kaj militaj lancoj. De la fenestro, vi malkovras tre belan vidaĵon al la ornamsalonoj kaj amsalonoj aparte.

La biblioteko redakti

La biblioteko, malfermita en 2006, kunigas librojn kaj objektojn rilatajn al la paro Carvallo. La tuto donas indikojn por kompreni iliajn motivigojn kaj strebojn por bone finpretigi Villandry.

La dormoĉambro de Joachim Carvallo redakti

La dormoĉambro de Joachim Carvallo estis malfermita en 2006, okaze de la centjara datreveno de la akiro de Villandry far la familio Carvallo. Fama restaŭranto de Villandry kaj inicianto de la ĝardenoj, Joachim estis erudito, pasiulo pri arto, arkitekturo kaj historio. Lia dormoĉambro eble aspektas iom severa sed ĝi havas subliman vidon al la ĝardenoj : sude al la ornamĝardenoj, okcidente al la legomĝardenoj. Pentrtaĵoj kaj statuo de « Saint François » memorigas la gravecon de la kristana fido en la vivo de Joachim.

La dormoĉambro de la legomĝardeno redakti

Tiu ĉambro ofertas alian novan vidaĵon al la legomĝardeno. La pargeto estas ĉefverko de la XVIIIa jarcento. La diversaj lignospecoj harmoniiĝas en bela bruna kamajo.

La dormoĉambro de la ĉirkaŭfosaĵo. redakti

Ankaŭ aranĝita dum la XVIIIa jarcento, tiu ĉi dormoĉambro estis tiu de Ann Coleman edzino de Joachim Carvallo. La pentraĵoj montras tri el la ses infanoj de la paro : ili estis pentritaj de la fama vendea pentristo Milcendeau amiko de la geedzoj.

La Artgalerio. redakti

Joachim Carvallo kaj lia edzino Ann Coleman pasie kolektis malnovajn pentraĵojn kun prefero al la « Ora Jarcento » de la hispana pentrarto. Guste por ekspozicii sian kolekton ili aĉetis Villandry en 1906. Iliaj akiraĵoj fakte havis grandan famon antaŭ la milito sed poste estis disigitaj pro heritado. Malgraŭ tio, Villandry ankoraŭ enhavas tre belan kolekton da pentraĵoj kiun Henri Carvallo, pranepo de Joachim, provas nun restarigi. Plejparto de la verkoj apartenas al la hispana realista skolo, devenante el la renkonto de la modeloj flandraj kaj italaj. Multaj el la verkoj de tiu artgalerio aŭ prezentitaj en aliaj ĉambroj de la kastelo estas religiaj pentraĵoj.

La orientala salono. redakti

La plafono venas el la palaco de la Dukoj de Maquedo, konstruita en la Xva jarcento en Toledo. La palaco estis malkonstruita en 1905 kaj Joachim kunportis unu el la kvar plafonoj al Villandry. La tri aliaj troviĝas en grandaj internaciaj muzeoj. La rekonstruado de tiu plafono el 3600 pecoj de plurkolora ligno postulis unu jaron da laboro… De mudehaja stilo, realigita de maŭraj manlaboristoj por hispanaj mastroj, ĝi miksas ornamaĵojn tipe maŭrajn kaj kritanajn. La franciskanaj ŝnuroj, la konkoj de Saint Jacques de Compostelle, la floraj ornamaĵoj kaj la blazonŝildo de la suverenoj kuniĝas kun la interplektornamaĵoj, la oraĵoj kaj arabecaj skribaĵoj en harmonia sinkretismo. La pentraĵoj prezentitaj sub la plafono estas kvar scenoj de la vivo de la Markizo Miĉel Ange de Castellane kiam li estis ambasadoro de la franca reĝo louis XV ĉe la « otomana pordo » (nun turkio).

La dua etaĝo redakti

La dormoĉambroj de la infanoj redakti

Sur la dua etaĝo troviĝas, dekstre du dormoĉambroj de modesta vasteco : la dormoĉambroj de la infanoj. Tie eblas admiri ludilojn kaj malnovajn librojn en la montrjo, ankaŭ broditajn vestaĵojn kaj lulilon… La vidaĵo al la amĝardeno estas admirinda.

La ĉefturo redakti

De tiu turo, vi havas, de supre, vidaĵon al la ĝardenoj kaj admirindan panoramon al la valo kie Cher kaj Loire fluas paralele unu al la alia laŭ preskaŭ 15 km. Tiu pejzaĝo estas enskribita en la « Monda Heredaĵo » (laŭ UNESCO).

La portempa ekspoziciogalerio redakti

Ĝi bele konkludas vian viziton de la kastelo. Vi povos tie admiri la tre belan ĉarpentaĵon el kaŝtanarba ligno. Tiu galerio akceptas de aprilo ĝis novembro portempajn ekspoziciojn de artistoj kiuj ĉiuj kore celebras la naturon aŭ la ĝardenoj.

Oni eliras de la dua etaĝo : tiel vi estas sur la terasoj super la ĝardenoj. Vi tuj aliras al la ĝardenoj, dekstre. Se vi tion deziras, irante maldekstren, vi trovos ŝtuparon kiu kondukas al la butikoj kaj al la elirejo.

Vizito de la ĝardenoj redakti

Vi trovos en tiu notico ĉiujn historiajn informojn por ĝui la viziton en la ĝardenoj de Villandry. Por ebligi al vi pli bone profiti jen kelkaj indikoj : Por tiuj kiuj vizitas interne la kastelon, la plej agrabla vojo komenciĝas en la kastelo kaj elirante sur la terasoj de la dua etaĝo, daŭirigi la viziton per la ĝardenoj. Por tiuj kiuj vizitas nur la ĝardenojn, la kompleta vojo indikita per ruĝaj streketoj sur la plano, komenciĝas en la kastela honorkorto de. Ĝi permesos al vi neniom maltrafi de la vizito. Por la personoj en rulseĝo aŭ la familioj kun infanĉareto, la vojo estas indikita blue sur la plano. Ĝi evitas la ŝtuparojn aŭ tro malfacilajn deklivojn. Ĉiukaze mi rekomendas al vi la belvederon, kiu donos al vi neforgeseblan vidaĵon al la ĝardenoj.

La ornamĝardeno redakti

Ĝi troviĝas pli alte ol la legomĝardeno kaj plilongigas la salonoj de la kastelo. Por malkovri ensemblan vidaĵon estas pli bone supreniri ĝis la belvedero. De tie oni distingas, ĵus malalte kvar kvadradojn konsistigantaj la amĝardenoj.

La tenera amo redakti

Ĝi estas simbolita per koroj apartigitaj de flametoj. Centre : la maskoj surmetitaj dum baloj kiuj ebligas ĉiajn konversaciojn de la plej seriozaj al la plej frivolaj !

La pasia amo redakti

Ankoraŭ koroj sed tratranĉitaj de la pasio kiuj farandolas por pli bone elvoki la dancojn.

La flirtema amo redakti

Tie la kvar ventumiloj en la anguloj simbolas la sentlegerecon kaj la virinan mensogon. Inter tiuj ventumiloj troviĝas la kornoj de la trompita amo kaj en la centro dolĉaj biletoj, kiujn la malfidela virino alvenigis al sia amanto.

La tragika amo redakti

La desegnoj elvokas klingojn da ponardoj kaj glavojn uzitajn dum la dueloj kaŭzitaj de amantaj rivalecoj. La plantitaj floroj estas ruĝaj ili simbolas la sangon verŝitan dum la bataloj. Maldekstre, centre, facile oni rekonas la Maltan Krucon kun dekstre tiun de Vaska lando. Fine, laŭlonge de la ĉirkaŭfosaĵoj, stiligitaj floroj de lilio estas desegnitaj. Aliaflanke de la kanalo, situas la "dua salono", ĝi ankaŭ estas plantita de buksoj kaj elvokas simbole muzikon. Liroj, muziknotoj stiligitaj aŭ kandelingoj por lumigi la partiturojn.

La ĝardeno de akvo redakti

Pli alte ol la ornamĝardeno, je la suda ekstremo de la bieno, troviĝas la ĝardeno de akvo. Tiu ĉi inspirite de klasika maniero, centrita ĉirkaŭ lageto en formo de spegulo de Louis XV epoko estas cĉirkaŭata de tilia klostro. Estas ideala loko por ripozi kaj mediti.

La ĝardeno de medicinaj plantoj redakti

Inter la legomĝardeno kaj la preĝejo vi povos admiri la ĝardenon de medicinaj plantoj. Estas la tradicia ĝardeno de Mezepoko dediĉita al arom- kondiment- medicinherboj. Tiu ĉi entenas tridekon de specioj, agnoskitaj iam kiel nepre necesaj por la famila vivo.

La legomĝardeno redakti

Inter la kastelo kaj la vilaĝo troviĝas la renesanca legomĝardeno. Ĝi entenas naŭ samdimensiajn kvadratojn kies internaj geometriaj desegnoj estas malsimilaj. Tiuj kvadradoj estas plantitaj de legomoj kies koloroj alternas inter si (bluo de poreo, ruĝo de brasiko kaj beto, jadverdo de karotfolioj) por doni iluzion de multkolora damtabulo. La deveno de la legomĝardeno datumas de Mezepoko. Fakte la monaĥoj en la monaĥejoj ŝatis planti geometrie legomojn. La multaj krucoj de la legomĝardeno elvokas la monaĥan devenon. Plie por gajigi sian bedon la monaĥoj aldonis tigrozarbetojn. Tiuj ĉi plantitaj simetrie simbolas monaĥojn kiuj ŝpatas sian kvadraton. La dua influo venas el Italio kaj aldonas al tiu monaĥa legomĝardeno ornamajn elementojn : fontanojn, laŭbojn kaj florajn kvadratojn. La francaj ĝardenistoj de la Xva jarcento kunligis tiuj du inspirojn, monaĥa kaj itala por krei la ĝardenon kiun ili bezonis por la rozoj kaj la novaj legomoj alvenintaj el" Amerikoj". Ili nomis ĝin dekoracia legomĝardeno. Tiujn ĝardenojn priskribis J. Androuet du Cerceau, arkitekto de la XVI-a jarcento. Interalie liaj planoj inspiris Joachim Carvallo komence de la XX-a jarcento por krei tiun ĝardenon.

Kelkaj teknikaj informoj pri la legomĝardeno redakti

Ĉiun jaron, du plantadoj estas farataj (unu printempe(ĝi restas surloke de marto ĝis junio), la alia somere (ĝi restas de junio ĝis novembro). Proksimume kvardek specioj de ok botanikaj familioj estas uzataj ĉiujare. La dispozicio de tiuj legomoj estas ŝanĝita je ĉiu plantado, respektante, iuflanke la devigoj de kolora kaj forma harminiigo kaj aliflanke la hortikulturaj devigoj kiuj altrudas trijaran kulturalternadon por ne malriĉigi la grundon. La akvumadon plenumas aŭtomata enterigita sistemo.

La arkitekturo de la kastelo kaj de la honora korto redakti

Arkadaj galerioj, fenestroj kun fostoj ĉirkaŭitaj de pilastroj riĉe ornamitaj, altaj lukoj en formo de skulptita galbo, ardezaj tegmentoj forte deklivaj kaj amplekse volumaj konstituas la kadron de la honora korto je proporcioj de neordinara eleganteco. La arkitekto ĉi tie uzis diskrete multajn sekretojn por forigi monotonecan impreson, kiun donas tro geometria respekto de simetrio : la fasada desegno speguliĝas en la ĉirkaŭfosaĵoj. La anguloj formataj de partoj de la loĝejo estas iomete akutaj aŭ obtuzaj, la aloj ne havas ekzakte la saman longon, la aliniigo de la centraj fenestroj ne situas en la preciza centro de la korpo de la konstruaĵo, la ludo de la ombroj farataj estas subtile kalkulita… Du horojn antaŭ la sunsubiro, la kastelo kaj la ĝardenoj estas la plej belaj. En Villandry, tamen tute proksima kaj preskaŭ samtempa ol Azay-le-Rideau, la italeskaj influencoj kaj la mezepokaj restaĵoj – turetoj, sonorilturetoj, dekoraciaj ŝutotruoj – tute malaperis profite al pli simpla stilo, tute franca kiu, ĉefe en la tegmenta formo , antaŭprezentas la kastelojn de Anet, Fontainebleau kaj tiu, kiu estos poste la Henri IV stilo. La originaleco de Villandry montriĝas ne nur en noviga arkitektura konceptado sed ankaŭ en la uzo de la loko por konstrui plenharmonie kun la naturo kaj la ŝtono, ĝardenojn rimarkinde belajn. Valeto, trairita de rivereto, malsupreniras la ebenaĵon sude norden, tiu ebligis etaĝigi tri ĝardennivelojn.

Tri kompletigaj ĝardenoj redakti

La ĝenerala ĝardenstrukturo estis konstruita komence de la XX-a jarcento. Tamen, freŝdataj aranĝoj ebligis krei novajn vizitspacojn : la promenado en la arbareto ebligas malkovri belegajn vidpunktojn al la ĝardenoj, la vilaĝo kaj la valo ĉar la pado superas de preskaŭ tridek metrojn la ĝardenaron. Je la suda ekstremo de tiu promenado, etaj floritaj terasoj ĉirkaŭas la forcejojn kaj la belega "Pavillon de l'Audience" kiu datumas de la XVIII-a jarcento. Fine ludejo kaj labirinto plantita de karpenoj estas je la dispono de la plej junaj.

Kelkaj teknikaj ekzemploj redakti

Tiuj tre rigoraj ĝardenoj pro la simetrio, kiu estas abunde uzata altrudas daŭran zorgon. La 1200 tilioj dispartigitaj sur la tuta bieno bezonas ĉiuvintre trimonatan tondadon farita de kvarĝardenista teamo. La buksaro konstituas 52 kilometrojn da kumula longo, kiun oni devas tondi inter aprilo kaj oktobro ĉiujare. Oni faras nur mane la senherbigon piede de la buksoj, kies radikoj estas tre fragilaj. 250000 plantoj de floroj kaj legomoj estas plantitaj ĉiujare en la ĝardenoj. 50% de tiuj plantoj estas preparataj en niaj forcejoj. Ciujare, oni faras imponaj restaŭrlaboroj en Villandry : la restaŭrado de la orientaj kaj okcidentaj aloj, la riparo de la laŭboj, la kreado de akvaj kaskadoj, la restarigo de la "Pavillonde l'Audience"… estas ĵusaj laboroj.

Konklude, se vi deziras klarigojn, vi trovos en la vendejo kelkajn librojn.

Fine se vi deziras partopreni en la vivo kaj la protektado de tiu monumento, vi povas aliĝi al la Asocio de la "Amis du Château et des Jardins de Villandry" plenigante la aliĝilon por la nuna jaro, haviganta ĉe la memoraĵbutiko.