La teta asustada

(Alidirektita el La lakto de sufero (filmo))

La teta asustada hispane, laŭvorte "la timigita mamo", estas perua kineja filmo el la jaro 2009. Ĝin realigis la reĝisorino Claudia Llosa. Temas - tre resume - pri la psikaj traŭmatoj de peruaj virinoj seksperfortitaj de soldatoj de la nacia armeo aŭ de la Luma Vojo, kaj pri la transdono de tiuj suferoj kaj angoroj kvazaŭ per patrina lakto al la sekva generacio de knabinoj.

La timigita mamo
filmo
Originala titolo La teta asustada
Produktadlando  Peruo
 Hispanio
Originala lingvo hispana kaj keĉua
Kina aperdato 2009
Daŭro 94 minutoj
Kameraado Natasha Braier
Reĝisoro(j) Claudia Llosa
Produktisto(j) José María Morales • Antonio Chavarrías • Claudia Llosa
Scenaro Claudia Llosa
Loko de rakonto Limo
Produktinta firmao Oberon Cinematogràfica 
Wanda Visión 
Q114403968
Honorigoj Ora Urso
IMDb
vdr

La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2009 gajnis la kino-premion Ora Urso.

En la 31-a Internacia Filmfestivalo pri la Nova Latinamerika Kino 2009 en Havano la filmo gajnis la ĉefan premion, kaj en Usono ĝi nomumiĝis en la kategorio plej bona filmo ne anglalingva por la Akademia Premio 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Magaly Solier Romero

Ekstera ligilo redakti

La teta asustada en Interreta filma datumbazo (angle)