La magia monto

germanlingva romano de Thomas Mann

La magia monto (Der Zauberberg) estas romano de Thomas Mann. Ĝi estis publikigita en 1924. Ĝi estas konsiderata la plej grava romano de ĝia aŭtoro kaj klasikaĵo de la germanlingva literaturo de la 20a jarcento kaj ĝi estis tradukita al nombraj lingvoj.

Der Zauberberg
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1924
Eldonejo Sifriat Po'alim
Ĝenro formadromano • romano pri disvolviĝo • socia fikcio • filozofia fikcio
Loko de rakonto DavosSvisaj AlpojGermanio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Foto de la unua eldono de la libro, 1924
Spektinda vido en la urbo Davos, male al la etoso de morto, kiu ĉirkaŭas la militon en la Libro de Magia Monto

Thomas Mann ekverkis ĝin en 1912, ekde vizito al sia edzino en la Sanatorio Wald de Davos kie ŝi estis por resaniĝo. Li planis ĝin de komence kiel novelo, sed la projekto kreskiĝis laŭ la tempo ĝis iĝi pli etenda verko.

La romano estis rigardata kiel vasta panoramo de la dekadenceca vivmaniero de la burĝaro de Eŭropeo en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito. En la romano, Mann esprimas la humorojn de malsana kaj degenerinta Eŭropo de la "Fin de siècle", la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento.

La romano rakontas la restadon de sia protagonisto, la juna Hans Castorp, en sanatorio de la Alpoj de Svisio kien li dekomence estis veninta nur vizite, sed baldaŭ kaptita de la magia etoso de la ĉi tiea medio.

La verko estis kategoriita de filozofia romano, ĉar kvankam ĝi kongruas ankaŭ al la ĝenra modelo de Bildungsroman aŭ Formadromano, ĝi enhavas meditadojn pri tre variaj temoj, fare kaj de la rakontisto kaj de la roluloj (ĉefe Naphta kaj Settembrini, la zorgantoj de la edukado de la protagonisto).

Inter tiuj temoj havas ĉefan rangon tiu de la «tempo», ĝis la punkto ke la propra Mann kategoriis ĝin kiel «temporomano» (Zeitroman), sed ankaŭ oni dediĉas multajn paĝojn al diskutado pri malsano, morto, estetiko kaj politiko.

La romano estas unu el la plej gravaj verkoj de Mann, kaj ĝia novigo anoncis la romanon de la dudeka jarcento, precipe sian referencon al la dimensio de la tempo, laŭ la À la recherche du temps perdu ("Reserĉe al la perdita tempo") de Marcel Proust kaj Uliso de James Joyce. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.