La mallarĝa ruĝa linio (filmo)

The Thin Red Line - angle, en Esperanto "La mallarĝa ruĝa linio" - estas usona kineja filmo el la jaro 1998. Ĝin realigis la reĝisoro Terrence Malick. Temas - tre resume - pri la brutaleco de batalo inter la usona kaj japana armeoj sur la pacifika insulo Guadalcanal , parto de la Salomonoj, en 1942 kadre de la Dua Mondmilito, kontraste al la ĝenerale idilia naturo de la insulo.

La mallarĝa ruĝa linio
filmo
Originala titolo The Thin Red Line
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1998
Daŭro 170 minutoj
Kameraado John Toll
Reĝisoro(j) Terrence Malick
Produktisto(j) Grant Hill • Robert Michael Geisler • John Roberdeau
Scenaro Terrence Malick
Filmita en Aŭstralio
Loko de rakonto Guadalcanal
Muziko de Hans Zimmer
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Ora Urso • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 1999 gajnis la kino-premion Ora Urso.

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti