La milito de la mondoj

romano de Herbert George Wells

La milito de la mondoj (The War of the Worlds) estas romano de scienc-fikcio verkita de H. G. Wells kaj publikigita por la unua fojo en 1898, kiu rakontas invadon de tripiedaj marsanoj al la Tero. Tiam oni referencis al eblaj eksterteranoj kiel marsanoj.

La milito de la mondoj
(
The War of the Worlds)
La milito de la mondoj (The War of the Worlds)
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Herbert George Wells
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1898
Loko Anglio
Ĝenro apokalipsa romano • sciencfikcio • war fiction • invasion literature
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Unua eldono de 1898.

Ĝi estas la unua konata rakonto de invado al la Tero fare de eksterteranoj, kaj sendube faris fortan influon sur la venontaj kaj abundaj revizioj de tiu sama intrigideo. El la romano de Wells oni faris nombrajn adaptojn al diversaj amaskomunikiloj: filmoj, radioprogramoj, videoludoj, bildliteraturo kaj televidserioj.

Intrigo redakti

Temas pri sep tajdoj de alvenoj de "marsanoj" ĉe Londono plu aliaj tri eble aliloken. La milito daŭras tri semajnojn. En la kvara tago okazas panika amasfuĝo el Londono dum la invadantoj antaŭeniras al la urbocentro. En la 5a tago, la rakontisto estas malliberigita je la alveno de la kvina cilindro (la kosmoŝipoj de la invadantoj). En la 6a tago, Londono estas tute dominita de la marsanoj kaj okazas submarŝipa batalo (en la epoko tio ankoraŭ ne estis konata en la realo). Dum la tagoj 5a ĝis 18a, la rakontisto observas la marsanojn ankoraŭ kaptita en kelo kaj kaŝita en karbamaso. En la 10a tago Leatherhead (kien la rakontisto portis sian edzinon) estas detruita de marsano, mortigante ĉiujn. Feliĉe, lia edzino fuĝis antaŭ la atako kaj ili rekuniĝos post la marsana detruado. En la tagoj 19a kaj 20a, la rakontisto iras al Londono. Dum la nokto de la 21a tago, la marsanoj aperas mortintaj. Dume, Anglio ricevas la humanitaran helpon fare de la registaro de Francio.

La romano inter aliaj estis fame adaptita de Orson Welles, en Oktobro 1938 por krei radioprogramon kiu siaepoke kreis grandan socian panikon. Welles ŝanĝis kelkajn aspektojn de la intrigo, kaj la lokon de la unua marsana surterigo: nome al Grover's Mill, Nov-Ĵerzejo. Tio estis elsendita per la formato de urĝa novaĵprogramo (kvankam komence estis averto ke temas pri fikcio, multaj aŭskultantoj venis post la ekrakonto, maltrafis la averton kaj kredis, ke temas pri realo). Tio okazigis panikon inter lokanoj de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, kiuj kredis, ke vere okazas reala invado de la Tero fare de eksterteranoj. La naiveco de publiko kiu ankoraŭ ne konis modernajn amaskomunikiloj kiel televidon kontribuis al la sukceso de la propono de Welles, kiu tamen devis publike pardonpeti sian publikon.

War of the Worlds filmita en la jaro 2005 estas filmo de reĝisoro Steven Spielberg.[1][2] La historio estas bazita sur la samnoma romano de 1898 de H. G. Wells.

Notoj redakti