La mirinda sorĉisto de Oz

La mirinda sorĉisto de Oz (aŭ originale The Wonderful Wizard of Oz) estas infana libro de L. Frank Baum, kiu estis eldonita je 1900. Ĝi estas eble unu el la plej konataj libroj de anglalingva literaturo, kaj estas multe reeldonita kaj tradukita.

The Wonderful Wizard of Oz
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro L. Frank Baum
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1900
Ĝenro porinfana romano • fantasto
Loko de rakonto Kansaso • Lando de Oz
vdr
Doroteo kaj la Malkuraĝa Leono

La romano rakontas la aventurojn de juna knabino nomata Dorothy (Esperante, Doroteo) en la Lando Oz. Pro la sukceso de la libro, Baum verkis 13 pliajn librojn de la Oz-serio. La libro estiĝis en la publikpropraĵo en 1956.

La romano estis filmigita en 1939 kiel muzikalo, The Wizard of Oz. En ĝi debutis Judy Garland kun la famiĝinta kanto Over the rainbow.

En 2020, skipo de sciencistoj elektis esperantan tradukon de la romano por demonstri sian novan metodon konservi longajn tekstojn en DNA-kodo sen eraroj dum ripetitaj kopiadoj [1].

Esperantaj tradukoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti