La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (filmo)
La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (itale: L'incredibile storia dell'Isola delle Rose, angle: Rose Island) estas itala filmo publikigita en 2020 direktita de Sydney Sibilia kaj publikigita de Netflix.[1]
La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj | |
---|---|
Originala titolo | L'incredibile storia dell'Isola delle Rose |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 9 dec. 2020 |
Reĝisoro(j) | Sydney Sibilia |
Scenaro | Sydney Sibilia · Francesca Manieri |
Ĉefrolantoj | Elio Germano · Matilda De Angelis · Leonardo Lidi · Fabrizio Bentivoglio · Luca Zingaretti · François Cluzet · Tom Wlaschiha · Violetta Zironi |
IMDb | |
La itallingva filmo temas pri la Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato kreita en 1967 de Giorgio Rosa, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Aperis recenzo prie en Kontakto.[2]
FilmadoRedakti
La mara platformo estis rekreita en granda senfina banejo en Malto, kie oni ankaŭ simulis la ŝtormojn.[3]
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Artikolo de Libera Folio pri la filmo [1]
- ↑ Xavi Alcalde. 2020 "Rozkolora utopio". Kontakto 300 (2020/6): 11-13.
- ↑ Jutuba video pri la kreado de la filmo [2]