La tombo de Vergilio

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

La tombo de Vergilio (angle: Virgil's Tomb) estas la titolo de tri pentraĵoj faritaj de Joseph Wright of Derby inter 1779 kaj 1785. Ili troviĝas inter la fruktoj de lia rondiro tra Italio farita en 1773-1775. Ĉiuj tri bildigas la ruinitan konstruaĵon apud Napolo kiu estis tradicie identigita kiel la tombo de Latina poeto Vergilio. La plej frua el la tri, datiĝanta de 1779, inkluzivas la figuron de Silio Itala (Silius Italicus), iom posta poeto konata kiel admirinto de Vergilio.

La tombo de Vergilio, kun la figuro de Silius Italicus, Joseph Wright of Derby, 1779, oleo sur kanvaso, 101.6x127 cm. Privata kolekto

Malsame al pentraĵoj de kandel-lumaj scenoj de Wright, la vidaĵoj de Vergiliaj tomboj estas "inunditaj de prema lunlumo" (Nicolson, p. 83). Ili respegulas etapon de la artista disvolviĝo de Wright kiam "li tenis delikatan ekvilibron inter kio vere estis tie, kaj kion li ŝatus elfari el kio estis tie" (Nicolson, p. 83).

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
La tombo de Vergilio: versio de 1782 en Muzeo kaj artgalerio de Derby
 
La tombo de Vergilio: suno trarompanta tra nubo: versio de 1785 en Ulster Museum, Belfasto