La tragedio de l' homo

La Tragedio de l' Homo [1][2], estas teatreca poemo, grava verko de la hungara literaturo, verkita de Imre Madách en 1861; trad. de Kálmán Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. La strukturo konsistas en veturo kiun faras Adamo ("la" homo, foje ankaŭ lia kunulino Evo) kaj Lucifero kiel akompananto kaj gvidisto tra diversaj epokoj, lokoj kaj historiaj momentoj.

La Tragedio de l' Homo
La Tragedio de l' Homo
La Tragedio de l' Homo
Aŭtoro Imre Madách
Eldonjaro 1924
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Instituto
Paĝoj XXV + 237 + 20b de Zichy
vdr

Lucifero asertas, ke homoj kaj Adamo volos perfortiĝi kaj renversi sian Kreinton, Dion. Eva aperas kune kun Adamo kaj Lucifero en la plej multaj el la scenoj, sed ŝi ne ludas gravan rolon en la dramo kaj ne eliras el sia historia rolo, male al Adamo kaj Lucifero, kiuj aperas en ĉiu sceno de ĝia komenco, kaj ĉiam trovas ĉiun aliaj kiel Adamo kaj Lucifero mem, kiom ajn ilia historia rolo.

Tiuintence la verko iel imitas aliajn pli konatajn en kiuj atestanto estas gvidita de iu konanto de la itinero, kiel ekzemple la Dia Komedio de Dante.

Prie tiu verko oni faris en 2011 animacian filmon en la hungara kaj multaj teatraj adaptoj.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Unua bildo.- Enkonduka dialogo inter la anĝeloj, la ĉefanĝeloj, Lucifero kaj la Sinjoro en la mondo de la postmortaj, ĵuste post la kreo de la mondo.
  • Dua bildo.- Adamo kaj Evo en la paradizo je la komenco de la tempo; tento fare de Lucifero. Tiuj manĝas la pomon de la scio.
  • Tria bildo.- Ĵus forpelitaj de paradiso Adamo kaj Evo jam devas prilabori je la komenco de la homa historio: ili konstruas kabanon. Adamo bedaŭras sian kondiĉon. Lucifero proponas al li vidigi la historion de la homa tragedio.
  • Kvara bildo.- Antikva Egipto, ĉirkaŭ 2650 a.K., Adamo aperas kiel juna faraono, probable Ĝoser, kaj Lucifero estas lia asistanto. Eva kiel edzino de sklavo, kiu mortas pro labora elĉerpiĝo kaj punado. La sklavino suprenigas la veon de la popolo kaj la faraono promesas liberigon, spite la plendon de Lucifero, kiu rigardas tion neutila.
  • Kvina bildo.- Ateno, 489 a.K., Adamo estas la juna Miltiades, Lucifero estas la kuratoro, kaj Eva estas la edzino de Miltiades, kiu militas, dum demagogoj parolkverelas kaj agitas la homamason kontraŭ tiu agorde kun Lucifero. Miltiades (Adamo) revenas vundita al la urbo kaj estas akuzita kiel perfidulo kaj ekzekutita fare de la popolo.
  • Sesa bildo.- Romo, 67 p.K., lascivuloj (inter kiuj Adamo kaj Lucifero) kaj amistinoj (inter kiuj Eva). Ili kantas al amo kaj vino. Apostolo Petro anoncas novajn socion kaj religion.
  • Sepa bildo.- Bizanco, Konstantinopolo, 1096 p.K., Adamo estas la krucmilitisto Tankredo, princo de Galileo, Lucifero estas lia varleto, portanto de liaj iloj, kaj Eva, nomiĝas Isaura, estas nobelino, kiu sen sia intenco kaj volo fariĝas monaĥino. La urbanoj ne akceptas tiujn krucmilitistojn pro malbona konduto de aliaj kaj tiuj devas tendumi ekstere. Herezuloj ekzekutotaj diskutas kun monaĥoj. Adamo-Tankredo ĉion bedaŭras kaj poste savas Isaura-Eva el seks-atako de krucmilitistoj. La monaĥinoj Isaura kaj Helena amparolas kun Adamo kaj Lucifero: fenestrosceno. Morto kaj sorĉistinoj malebligas eniron de Adamo en klostron.
  • Oka bildo.- Prago, 1615, Adamo estas la astronomo Johannes Kepler je la servo de imperiestro Rudolfo kaj Lucifero kiel disĉiplo kaj helpisto, Eva estas lia edzino, nomata Barbara. Geedza disputo de Adamo kaj Eva, kiu havas koramikon.
  • Naŭa bildo.- Parizo, 1796, Placo de Gréve, kie situas gilotino dum la Franca Revolucio. Adam personiĝas Georges Denton, Lucifero estas ekzekutisto, Eva aperas laŭ du manieroj: unue kiel aristokratino mortigota, kaj due kiel malriĉulino. Estas ekzekutotaj markizo kaj lia fratino Eva, kiun Adamo amintencas sensukcese.
  • Deka bildo.- La naŭa bildo estis fakte antaŭena sonĝo kaj tiel oni revenas al la momento de la oka. Kepler diskursas al disĉiplo.
  • Dekunua bildo.- Londono, iam en la 19-a jarcento, Adamo kaj Lucifero estas sennomaj angloj, kaj Eva estas juna etburĝa virino. Adamo kaj Lucifero filozofiumas el la supro de la Turo, poste malsupreniras kaj interetosas inter plej diversaj reprezentantoj de la popolo kaj laboristoj. Aperas Eva kiel burĝa junulino kaj Adamo allogas ŝin pere de falsaj juveloj disponigitaj de Lucifero. Kiam tio estas malkovrita, okazas tumulto kaj Adamo kaj Lucifero revenas supren al la Turo, de kie ili kontemplas kiel unu post unu el la reprezentantoj de la popolo konfesas sin kaj falas en tombo.
  • Dekdua bildo.- En falanstero (utopia teknologia agrikultura komunumo) Adamo kaj Lucifero estas vagantaj kemiistoj, kiuj diskutas kun scienculo defendante sciencon kaj kemion dum tiuj defendas arton, senton, kaj Evo estas laboristino, kiu protestas kiam ŝi estas apartigita de sia bebo. Okazas asembleo dum kiu oni punetas gravulojn kiel Lutero, Kasjo, Platono kaj Mikelanĝelo.
  • Dektria bildo.- Adamo kaj Lucifero en la kosma spaco, ĉi tie kaj tiam ambaŭ aperas kiel si mem, filozofiumas pri la mondo kaj la Tero kiun ili vidas de malproksime. La terspirito avertas Adamon reveni al la Tero kaj al la materio sur kiu estas vivo.
  • Dekkvara bildo.- En la estonta glaciepoko, ĉirkaŭ 6000 p.K., Adamo estas maljunulo, Lucifero si mem, Eva estas la edzino de eskimo. En polusa dezerta malgastema pejzaĝo Adamo kaj Lucifero diskutas inter si kaj kun eskimo, kiu proponas sian edzinon (Eva) al Adamo. Sed en la fino de la ĉapitro oni malkaŝas, ke la tuta historio estis sonĝo de Adamo: Lucifero vekas lin kaj oni revenas al la loko de la tria bildo. Adamo estis vidinta la estontecon de la homaro, tio estas fakte sian estontecon.
  • Dekkvina bildo.- Ekstere de la "postmorta mondo", reveninte al la komenco de la tempo. Adamo komprenas sian estontecon kaj ne deziras travivi ĝin, sed Eva unuflanke kaj la Sinjoro aliflanke kuraĝigas lin al la vivo kaj al la lukto.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Esperantaj eldonoj redakti

  • 1924. Budapest: Hungara Esperanto Instituto
  • 1965. Budapest: Corvina
  • 2017. Chapecó: Fonto

Recenzoj redakti

 
 Adamo, la precipa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. La verko havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l' ideoj. 
— El la Enkonduko; Enciklopedio de Esperanto
 
 Ni nur tuj komencu tiun ĉi kritikon per varmega gratulo al la lerta tradukinto, S-ro K. Kalocsay kaj per insista instigo al ĉiuj Esperantistoj: legu kaj relegu tiun ĉi libron, ĝi ja tion plenvaloras!

Estas bedaŭrinde, ke ni ne povas transskribi tie ĉi la tutan enkondukon, kiu klarigas al ni kaj la naskiĝon, kaj la kreskadon, kaj la amplekson de la priparolata majstroverko. Ne ĉiu verkisto havas, kiel Madach, la kuraĝon forbruligi siajn unuajn literaturaĵojn; sed li,ekzercante severan kritikon kontraŭ si mem, kaŝe laboris, laboradis... Kelkaj jaroj de feliĉo preskaŭ perdiĝis por la mondo lian genion. La malfeliĉo, kiu sekvis, pliakrigis ankoraŭ lian de la naturo ricevitan senton pesimistan kaj [nelegebla] «la'Tragedio de l’Homo ». Tamen... «la pesimisme klarvida verko finiĝas kie la poteozo de l'sento kaj de l’nobla streĉo de la homo ». (El la enkonduko.) Skizi la enhavon de la libro en kelkaj vortoj estas fareble, sed tiam oni nenion sentas aŭ eĉ supozas de la forto, de la belo, kiuj sin kaŝas en la diversaj bildoj de la poemo: Adamo, forpelita el la edeno, travivas en sonĝo la tutan historion de la homaro, vidante en ties grandaj homoj sin mem kaj Eva’n. Je la fino li vekiĝas kaj malesperiĝinta, li volas perei, sed tiam li konscias pri la sento, kiu vivas en lia animo: « Kaj ĉi tiu sento, en la animo de granda homo, donas instigon kaj inspiro npor noblaj klopodoj kaj luktoj. Ĉi tiuj ja povas esti vanaj, senrezultaj, sed la entuziasmo mem kaj la konscio pri la propra ago bona estas rekompenco pro ĉiuj ĉagrenoj kaj suferoj.» (El la enkonduko ). Tiun ĉi libro noni povus kompari kunpejzaĝo: unuavide, oni konatiĝas kun la ĉio, la vasteco, la grandeco, poste oni detale rigardas tie ĉi dometon sin kaŝantan sub verda foliaro, tie vojeton kondukantan al malluma arbaro, jen preĝejan tureton, superantan supozantan vilaĝon, pli malproksime fine, la horizonton, kiu igas nin revi al senfineco, al etereco! Tia maniero ni unue tralegas la tutan libron kaj poste revenante, oni ekserĉas la trafajn versojn, pripensante ilin, por tute kompreni tiun kaj tiun ĉi detalon. Estas kutimi citi kelkajn partojn en leginda libro... La elekto tie ĉi estas malfacila; ĉar ne nur la poezo de la dekkvin bildoj estas granda, sed ĉie la ideoj estas tiel belaj, tiel pripensindaj... Admiru la priskribon de la neudaŭreco en la sekvantaj linioj:

Dum kisoj
Ĉu sentas vi la milde varman venton
Tuŝantan vin je vang’ kaj forflugantan?
Maldikapolvtavolo post ĝi restas.
Post jar’ la polvo altas nur liniojn,
Sed postcent jaro jam kubutojn kelkajn,
Jarmiloj kelkaj viajn piramidojn enfosos,
Vian nomon ensabligos.
Ŝakaloj hurlos en plezurĝardenoj,
Sklavgent’ mizera hejmos en dezert;
Kaj ĉion nek tempesto mondoskua,
Nek hurle muĝa tertremego faras,
Nur vent’ malforta, karesanta vin.
 
Kaj kiel bele prikantas li la rolon de la virino apud la edzo:

Kaj se en labru ’ de via
Agema viv’ la ĉielvoĉ’ mutiĝos:
Pli pura sin’ de ĉi virin’ malforta,
De l’ marĉ’ de interes’ pli malproksima,
Ekaŭdos ĝin kaj tra korvejnoj ŝiaj
Filtriĝos ĝi je poezi’ kaj kanto!
Kun tiuj du rimedoj ĉe vi staros
Ŝi, en feliĉ ’ kaj malfeliĉo same:
Ĝenio ridetanta, konsolanta.

Kaj finela lasta versaĵo: Mi diris, penu, hom’, kaj firme fidu !

 
— Belga esperantisto n130 (dec 1925)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4184, paĝo 369
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti