La vaquilla [baKIlja] (La bovido) estas hispana komedia filmo de 1985 de la reĝisoro Luis García Berlanga kiu atingis enorman popularecon. La filmo proponas rigardon al la Hispana Enlanda Milito pere de komedio ĉefrolulita de grupo de soldatoj de la Respublika Armeo enfiltritaj en zono de la insurekcia flanko.

La vaquilla
filmo
Originala titolo La vaquilla
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1985
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) Alfredo Matas
Scenaro Rafael Azcona • Luis García Berlanga
Muziko de Miquel Asins
Rolantoj Alfredo Landa • José Sacristán • Eduardo Calvo • Guillermo Montesinos • Santiago Ramos • Carles Velat • Violeta Cela • Agustín González • María Luisa Ponte • Juanjo Puigcorbé • Valeriano Andrés • María Elena Flores • Antonio Gamero • Rafael Hernández • Fernando Sancho • Pedro Beltrán • Luis Ciges • Ana Gracia • Sergio Mendizábal • Adolfo Marsillach • Amparo Soler Leal • Balbino Lacosta • Amelia de la Torre • Valentín Paredes
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la Enlanda Milito, en tranĉeo de la Fronto de Aragono, la laŭtparoliloj de la frankisma flanko anoncas la festojn de la proksima vilaĝo, en kiu oni okazigos taŭrludadon. La respublikaj militestroj decidas enfiltri grupon de soldatoj en malamikan teritorion cele al ŝtelado de la bovido uzota por la festo, kiel samtempa klopodo akiri manĝaĵon kaj malhelpi la feston de la frankistoj. La respublikaj soldatoj komisiitaj, estritaj de la brigadestro Castro (Alfredo Landa) kaj la leŭtenanto Broseta (José Sacristán) formas komedian grupon for de la milita stereotipo; dum same iliaj kontraŭoj aperas same kiel malkontentaj de la tranĉea vivo, kaj tio detruas ambaŭkaze la heroan miton montritan de la respektivaj propagandoj. Aliaj enfiltritaj soldatoj estas Mariano (Guillermo Montesinos), lokano de la atakota vilaĝo, la soldato Limeño (Santiago Ramos), kiu ŝajnigas sin taŭrludisto, kaj la soldato Cura (Carles Velat) tiel nomita pastro ĉar estis seminariano antaŭ esti rekrutita.

En la vilaĝo Guadalupe (Violeta Cela) estas pretendita de frankisma suboficiro (kvankam ŝi estis iama fianĉino de la respublika soldato Mariano), pastro dungas kiel messervanton la soldaton Cura, kaj oni observas la kontraston de la afabla frankisma komandanto de la vilaĝo (Agustín González) kontraŭ markizo (Adolfo Marsillach) kiu instigas lin al ofensivo por ke lia enorma bieno jam estu komplete ene de la frankisma zono.

Sekvas malsukcesaj klopodoj por la ŝtelado de la bovido, kiu finfine fuĝas al nenies tero kie ĝi mortas. Frumatene gipoj voras ĝin: neniu partio profitas el la afero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Filmado redakti

Filmado okazis en Sos del Rey Católico (Provinco Zaragozo), kio rezultis en grava historia evento por la lokanoj, el kiuj multaj partoprenis kiel figurantoj. La buĝeto estis de 250 milionoj da pesetoj​ (ekvivalenta al miliono kaj duono da eŭroj) kaj oni dungis 500 figurantojn, kio igis ĝin la plej multekosta filmo de la historio de la hispana kinarto.

Eksteraj ligiloj redakti