La verda radio

romano de Julio Verne

La verda radio (Le Rayon vert) estas romano de la franca verkisto Julio Verne eldonita per pecoj en Lin Temps de la 17-a de majo (numero 7003) ĝis la 23a de junio (numero 7030) kaj integre la 24an de julio 1882. Estas konsiderita kiel la plej romantika el la vernaj eksterordinaraj vojaĝoj.

Le Rayon vert
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jules Verne
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1882
Eldonejo Pierre-Jules Hetzel
Ĝenro fikcio • aventura fikcio
Loko de rakonto River Clyde • Iona • Staffa • Fingal's Cave • Hebridaj Insuloj
vdr

La romano estas bazita sur optika fenomeno de la realo, nomita verda radio pro sia koloro, kiu okazas sub iaj apartaj atmosferaj kondiĉoj: kiam la suna disko kaŝas sin super tre ebena surfaco (ekzemple la maro), ĝiaj lastaj radioj restas tre refraktitaj pro la malalta atmosfero, tiel ke nur alvenas ĝis la okulo de la observanto la flava kaj verda koloroj; oni vidas kiel verd-flava ekbrilo ĝuste en la momento kaŝi sin la supera parto de la suno.

Estas pli strange kontempli la bluan radion kaŭzitan de la malfacilo atingi taŭgajn atmosferajn kondiĉojn, sed ekzistas fotoj kiuj montras ĝin kiel bluverda ekbrilo.[1]

Intrigo redakti

Raportas sin la malfacila serĉo de optika fenomeno, nome la verda radio, kiun oni povas vidi en iuj kondiĉoj en la momento kiam la suno malaperas en la horizonto de la maro, fare de Sam kaj Sib Melville, por klopodoj por geedziĝo de sia nevino Elena Campbell kun Aristobulus Ursiclos, pro tio ke diras la legendo ke du personoj kiuj vidas ĝin samtempe estos aŭtomate enamiĝintaj unu de la alia. Estas magia momento ke du personoj malkovras la amon samtempe. Al la serĉo kuniĝas la pentristo Olivier Sinclair.

Listo de ĉapitroj redakti

  • 1a La frato Sam kaj la frato Sib.
  • 2a Elena Campbell.
  • 3a La artikolo de la Morning Post.
  • 4a La malsupreniro por la Clyde.
  • 5a De ŝipo al alia.
  • 6a La golfo de Corryvreckan.
  • 7a Aristobulus Ursiclos.
  • 8a Nubo en la horizonto.
  • 9a Opinioj de la sinjorino Bess.
  • 10a Partio de kroketo.
  • 11a Olivier Sinclair.
  • 12a Novaj projektoj.
  • 13a Grandaĵoj de la maro.
  • 14a La vivo en Iona.
  • 15a La ruinoj de Iona.
  • 16a Du pafoj.
  • 17a Sur la Clorinda.
  • 18a Staffa.
  • 19a La groto de Fingal.
  • 20a Por la sinjorino Campbell!
  • 21a Tempesto en groto.
  • 22a La verda radio.
  • XXIII Konkludo.

Kinaj versioj redakti

  • 1986: "La verda radio" ("Le rayon vert"). Les Films du Losange. Francio.
    • Skripto: Marie Rivière, Éric Rohmer.
    • Konita en la anglosaksa mondo kiel "Summer" ("Somero").
    • Dir.: Éric Rohmer.
    • Int.: Marie Rivière, Vincent Gauthier, Sylvie Richez, Virginie Gervaise, René Hernández, Dominique Rivière, Claude Jullien, Alaric Jullien, Laetitia Rivière, Isabelle Rivière.

Referencoj redakti

  1. Foto de la verda radio en la apartigita Arkivigite je 2011-01-26 per la retarkivo Wayback Machine Astronomic Picture of the Day de la paĝo Arkivigite je 2011-01-26 per la retarkivo Wayback Machine de la N.A.S.A.