La vida exagerada de Martín Romaña
La vida exagerada de Martín Romaña (La troa vivo de Martín Romaña) estas romano de la perua verkisto Alfredo Bryce Echenique publikigita en 1981. Rakontata laŭ unua persona fare de Martín Romaña, la protagonisto, rakontas la vivon, amojn kaj malkovrojn de Martín vojaĝinte de Lima al Parizo. Kun la sekva romano, nome El hombre que hablaba de Octavia de Cádiz, ĝi kunformas la diptikon Cuadernos de navegación en un sillón Voltaire.
La vida exagerada de Martín Romaña | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Alfredo Bryce Echenique |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Intrigo
redaktiMartín Romaña estas peruano kiu unu jardekon post elmigro al Parizo kun la intenco iĝi verkisto, ekverkas sian "bluan kajeron de navigado" en kiu, krom rakonti sian parizan sperton en Majo de la 68a, savas la memorojn de Inés, lia edzino kiu abandonas lin pro sia nestabileco, timideco kaj maldecidemo.
Kelkaj temoj estas lia tragedia elŝipiĝo deveninta de Peruo en Dunkerkon, en kiu li perdas sian tutan biblioteko pro akcidento; lia admiro por César Vallejo kaj Ernest Hemingway; lia seniluziiĝo de Parizo; li negrava partopreno en prokomunisma grupo dum Majo de la 68a; la romano kiun li neniam verkis; kazo de hemoroido; kaj magia renkonto kun tiu kiu estos Octavia de Cádiz, kaj por kiu li verkis la Cuaderno rojo de fatídica navegación.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La vida exagerada de Martín Romaña en la hispana Vikipedio.