La vivo (ludo)

dudimensia ĉela aŭtomato sur kvadrata krado inventita de John H. Conway en 1970: ĉiu ĉelo estas aŭ morta, aŭ viva; viva ĉelo kun 2 aŭ 3 vivaj najbaroj restas viva; morta ĉelo kun 3 vivaj najbaroj iĝas viva; alie, ĉelo mortas aŭ restas morta

La ludo de vivo estas dudimensia ĉela aŭtomato, kiun en 1970 publikigis matematikisto John Horton Conway. Malgraŭ siaj facilaj reguloj la ludo de vivo estas Turing-kompleta, kio signifas, ke ĝi povas simuli iun ajn Turing-maŝinon.

La vivo (ludo)
vdr
Glisilopafilo kun periodo 30.

La reguloj redakti

En la ludo de la vivo la mondo estas senfina dudimensia ĉelaro kiu evoluas laŭ diskretaj temperoj/paŝoj. Ĉiu ĉelo estas aŭ viva aŭ malviva dum unu tempero kaj havas ok najbarajn ĉelojn.

La ĉelaro ŝanĝiĝas en ĉiu tempero laŭ la jenaj reguloj:

  1. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas malpli ol du vivajn najbarojn ĉelojn, mortas pro soleco. Tiaj ĉeloj estos malvivaj dum la sekvonta tempero.
  2. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas du aŭ tri vivajn najbarajn ĉelojn, plu vivos dum la sekvonta tempero.
  3. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas pli ol tri vivajn najbarajn ĉelojn, mortos pro malsoleco.
  4. Ĉiu malviva ĉelo, kiu havas precize tri vivajn najbarajn ĉelojn, ekvivas pro reproduktado, t.e. estos viva dum sekva tempero.

La ludanto elektas la komencan staton de la ludo, t.e. la aron da ĉeloj, kiuj vivas komence. Poste la ludanto observas la popaŝan evoluon de la mondo. La evoluoreguloj kaj la komenca stato de la ludo plene determinas ties tutan evoluon sen plua interveno de la ludanto.