La vojevodo (poemo)

poemo de Adam Mickiewicz

La vojevodo (en la pola originalo: Czaty, La embusko) estas 14-strofa poemo de Adam Mickiewicz, tradukita en Esperanton de L. L. Zamenhof. La pola originalo havas la subtitolon ballada ukraińska (ukraina balado)[1].

La Esperanto-versio troviĝas en Fundamenta Krestomatio[2].

Intrigo redakti

Vojevodo revenas nokte hejmen kaj ne trovas sian edzinon en la lito. Li vokas sian serviston, kozakon, kaj ambaŭ kun pafiloj iras al la ĝardeno. Tie oni vidas, ke la edzinon koketas viro, elrevita pro la fakto, ke ŝi elektis la maljunulon. La vojevodo ordonas al la kozako mortpafi la paron. La servisto, ne volante murdi la junan virinon, unue provas elturniĝi, sed incitita pafas… al la frunto de la vojevodo[2].

Referencoj redakti