„ La unua volumo de Remarque eble volis pruvi, ke ekzistas homoj kiuj ne taŭgas por io alia. Ekzistas ja kelkaj, kiuj adaptiĝas al la mondo de l’ ŝajno, la aliaj konsumiĝas, aŭ pro troa ĝuado de la vivo post suferegoj, aŭ pro troa streĉado de la fortoj dum la milittempo. Nur la plej bonaj sen kompromiso iom post iom trovas la vojon returne. La esprimmaniero de ĉi-dua verko estas iom mildigita kompare al tiu de la unua.
Precipe mi ŝatas kelkajn priskribojn: La veturadon al la hejmurbo, la hamstro-ekskurson, la erarvagadon de Birkholz sur la erikejo. Entute la aŭtoro ne tiom intencas skribi ian severan kritikon, sed iom moltonan rezignitan konstaton: Io mortis dummilite inter de ni Aliaj valoraj eldiroj estas (p. 41): eble nur pro tio ekestas milito ĉiam denove, ĉar neniam iu kapablas tute elsenti tion, kion suferas alia; kaj (p. 358): mi instruas al miaj knaboj, kiu vere estas ilia patrujo, ilia hejmlando kaj ne iu politika partio. La aserto (p. 252), ke plenkreskinto ne povas senti kun la junularo, laŭ mia opinio nur estas duona veraĵo. La E.-traduko estas sambona kiel ĉiuj eldonaĵoj de Heroldo. Mi ne posedas la
originalon, sed tamen volas noti kelkajn interesajn tradukojn: p. 9 okulpleno da dormo, p. 19 grate ĝeni en la kolo (im Hals kratzen), p. 32 klinkaŝiĝi, p. 39 malmemori (forgesi), p 45 nedorminta (unausgeschlafen), p 83 n’ tagon, p. 91 je la kaploko (an der Spitze), p. 95 kaj 99 la unu (tion solan), p. 181 maldiligenti (faulenzen), p. 293 pafoj vipas, p. 308 malteniĝi (sich lockern), p. 340 pave ruĝa (putterrot, korekte: maleagre ruĝa). Gravega eraro nur estas p. 168: ĉar vi scias (wißt Ihr denn?), Ĉu vi do scias?D-ro fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto n081 (nov 1931) ” |