Labajos [laBAĤos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana.

Labajos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40146
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 4° 31′ U (mapo)40.843055555556-4.5197222222222Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 064 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Labajos (Provinco Segovio)
Labajos (Provinco Segovio)
DEC
Labajos
Labajos
Situo de Labajos
Labajos (Hispanio)
Labajos (Hispanio)
DEC
Labajos
Labajos
Situo de Labajos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Labajos [+]
vdr
Labajos en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Petro.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ milon el la 1860-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Segovio, provinca ĉefurbo, sur la km 95 de la ŝoseo N-VI (Madrid-La Coruña) kaj limas okcidente kun la provinco Avilo kaj precize kun municipoj Muñopedro, Maello, kaj la domaroj Las Gordillas, La Puebla kaj Peromingo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia,​ ene de la Sexmo de San Martín, formata de Villacastín, Otero, Labajos, Maello, Cobos, Ituero y Lama kaj Muñopedro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj), forstado kaj ĉefe gastigado de veturanto pro favora loko sur komunikvojoj. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, ŝipmonumento kaj sunhorloĝoj. Aparte estas monumento al estro de faŝisma partio Onésimo Redondo, kontraŭ la regularo de la Leĝo pri Historia Memoro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti