Labirintovojenigmo estas enigmo sub la formo de kompleksa aro de vojoj, tra kiu solvanto devas trovi ĝustan vojon. Labirinto povas esti fizika obstaklo konstruata el ŝtono, ligno, heĝo, maizo, aŭ ia fizika materio blokanta vidon. Aliaj labirintoj povas esti 2-dimensiaj. Ekzemple, oni havas labirintojn sur papero, kiun oni trairas per skribilo.

Labirinto en Aschaffenburg, Germanio
Kretastila Advento-labirinto farita per 2500 telumoj en la Centro por Kristana Meditado kaj Spiriteco de la Diocezo de Limburgo en la Sanktakruca Preĝejo en Frankfurto ĉe Majno-Bornheim
Labirinto

Laŭ Francisko Azorín Labirinto estas Loko konsistanta el granda nombro de irejoj, tiel dismetitaj, ke estas tre malfacile de interne trovi la eliron.[1] Li indikas etimologion el la greka labirinthos (labirinto) kaj de tie la latina labyrinthus. Kaj li aldonas la esprimon Kreta labirinto.[2]

Labirinto estas tipo de ĝardeno.

Historio redakti

En helena mitologio la Labirinto estis komplika vojaro konstruita por Reĝo Mino de Kreto kaj farita de la legenda metiisto Dedalo por teni la monstran Minotaŭron. La minoida dinastio de Mino estis nomita "la domo de la duobla hakilo", aŭ labrys en prahelena lingvo, tiel devenas la moderna vorto. Kvankam neniu lokejo estas trovata kiel la minoa labirinto, monero estis trovita de 3-a jarcento a.K. en Knossos de Kreto kun la simbolo de labirinto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti