Labo - tagaloge Bayan ng Labo - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Nordaj Kamarinoj. Labo konsistas el 52 distriktoj, el tio 10 estas urbaj distriktoj.

Labo
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4604
Demografio
Loĝantaro 109 245  (2020) [+]
Loĝdenso 185 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 9′ N, 122° 50′ O (mapo)14.156111111111122.82944444444Koordinatoj: 14° 9′ N, 122° 50′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 589,36 km² (58 936 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Labo (Filipinoj)
Labo (Filipinoj)
DEC
Labo
Labo
Situo de Labo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Labo, Camarines Norte [+]
vdr

Geografio redakti

Labo kuŝas en la sudorienta parto de la insulo for de la maro laŭ malgranda rivero [1]. Provinca ĉefurbo Daet troviĝas 13, regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) 149, Kezonurbo 199, ĉefurbo Manilo 206, Baguio 348, Cebuurbo 443, Puerto Princesa 663, Dabao 845, General Santos 930 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Labo estis fondita en 1800 dum regado de hispanoj. Post la filipina revolucio en 1898 Usono dominis, kiun interrompis la japanoj inter 1942-1945. Labo en la fruaj 2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Labo estas la agrikultura, iomete ankaŭ komerca centro. Ĝi abundas je ercoj (oro, nikelo, fero, kupro, plumbo kaj mangano). Agrikulturo estas la ĉefa vivtenado de la loĝantoj. Pro abundaj arbaraĵoj kiel rotangoj kaj bambuoj, lokaj homoj emas produkti kaj vendi manmetiaĵojn. En la kampoj oni kultivas kokosojn, bananojn, ananasojn, rizojn.

Trafiko redakti

Labo estas alirebla laŭ traira aŭtovojo, krome estas kelkaj flankovojoj.

Religio redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj en Labo.

Klimato redakti

La klimato de Labo estas klasifikita kiel ekvatora klimato, sed iomete la montoj baras parton de la nuboj. Jare pluvas 1635 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans