Fédération Espérantiste du Travail

Fédération Espérantiste du Travail estas asocio, kiu varbas por esperanto en francaj laboristaj medioj. Ĝi nun respondecas pri la ĉiujara esperanta budo en la Homara Festo, kaj eldonas la gazeton Le Travailleur Espérantiste.

Fédération Espérantiste du Travail
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1936 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

FET fondiĝis en 1936 okaze de la kunfandiĝoj inter du francaj laboristaj esperanto-asocioj: Fédération Espérantiste Ouvrière, ligita al SAT, kaj Fédération Espérantiste Prolétarienne, ligita al Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE). Jam en 1937 ĝi refariĝis ĉefe komunisttendenca post la foriro de la SAT-emuloj, kiuj fondis SAT-Amikaron. Post la Dua Mondmilito, ĝi restarigis, restis fidela al la defendo de Sovetio ĝis 1991, kaj tiam agis en la kadro de Mondpaca Esperanto-Movado. Inter 1946 kaj 1953, ĝi havis reprezentanton en la komitato de la "neŭtrala" Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), kaj nun estas denove ligita de 2002 al Espéranto-France per kunlabora kontrakto.

Eksteraj ligiloj redakti