Laborista Unuiĝo Esperantista

Laborista Unuiĝo Esperantista estis fondita en Prago de Jiří František Chaloupecký en 1911 kiel fako de socialdemokratia Laborista Akademio. En 1912 komencis eldonadi ĉeĥan propagandan monatan gazeton La Kulturo. Ĝi turnis sin senkaŝe al laboristoj konsciantaj sian apartenon al la batalanta klaso kaj trovis rimarkindan resonon. Chaloupecký estis fervoja oficisto. Liaj ĉefaj kunlaborantoj estis Robert Šáda, librobindisto, kaj Josef Šídlo, tipografo, ambaŭ funkciuloj de la Komunisma partio sur ne malgravaj postenoj. Post unu jaro Chaloupecký transiris al Ido, sed liaj kamaradoj restis fidelaj al Esperanto kaj "La Kulturo" aperadis ĝis 1914, en la lasta jaro redaktata de Rudolf Fridrich.