Laborista kaj soldata konsilantaro

Laboristaj kaj soldataj konsilantaroj estis dum la germana Novembra Revolucio en 1918 organoj de la memadministrado en la urboj, en kiuj laboristoj kaj soldatoj leviĝis, por subteni la ĵus ekestintan parlamentan registaron kaj fini la Unuan Mondmiliton. Ilia modelo estis la sovetoj (eo: konsilantaroj) de la rusa Oktobra Revolucio, konsistis tamen plimulte el anoj de la SPD kaj USPD. La institucio de la konsilantaroj formas la plej gravan elementon de la delegito-respubliko kaj lige kun tio de la politika tendenco de la konsilantarismo.

Tutregna kongreso de la laboristaj kaj soldataj konsilantaroj la 16-an de decembro 1918

Ekesto redakti

 
Parolado de membro de la laborista kaj soldata konsilantaro ĉe la berlina Reichstag, novembron de 1918

La unua laborista kaj soldata konsilantaro formiĝis la 4-an de novembro 1918 sekve de la marsoldato-ribelo en Kiel. Dum la venontaj tagoj multaj aliaj pluaj urboj sekvis ĉi tiun ekzemplon, ĝis la revolucio la 9-an de novembro atingis Berlinon. Dum kiam je la komenco temis pri sociaj kaj kontraŭmilitaj protestoj kun la devizo „paco kaj pano“, la konsilantaroj postulis la abdikon de imperiestro Vilhelmo la 2-a kaj la socialisman respublikon. Sur la regna kongreso de la konsilantaroj kunveninta la 16-an de decembro en Berlino oni postulis krom tio la nuligon de la ĝistiama armea konstitucio kaj la enkondukon de popolarmeo kun elektitaj oficiroj. La propono de la USPD, teniĝi je la konsilantara sistemo kiel bazo de la konstitucio de la respubliko kaj koncedi al la konsilantaroj la leĝdonan kaj plenuman povon, estis malakceptata.

La SPD-politikisto Gustav Noske sin starigis en Kiel ĉe la pinton de la laborista kaj soldata konsilantaro celante moderigi kaj finfine neŭtraligi la revolucian movadon. Rezulte fondiĝis la Vajmara Respubliko kiel kompromiso inter revoluciaj postuloj kaj la interesoj de la burĝaro en la Germana Imperiestra Regno (Germanujo).

El la spertoj de la laboristaj kaj soldataj konsilantaroj kaj ilia (parta) malvenko formiĝis la KPD sub Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg.

Longtempa graveco redakti

Kvankam antaŭaĵoj ekzistis jam en la 19-a jarcento (laboristaj komitatoj), oni povas kompreni la laboristajn kaj soldatajn konsilantarojn formitajn en 1918 kiel origino de entrepreno-konsilantaroj kaj pli malfrue ankaŭ de personaraj konsilantaroj, do de la laboristo-reprezentantaroj kadre de la entreprena kundecido-rajto.

Dokumentoj redakti