Laborista klaso estas termino uzata kaj en sociologio kaj en ĉiutaga interparolado.

"Power house mechanic working on steam pump" (Mekanikisto ĉe elektrocentralo laboras pri vaporpumpilo, 1920), unu el la plej famaj kaj konataj fotoj de fotisto Lewis Hine, kadre de lia fota projekto, "Viroj ĉe Laboro".
Laboristino en aviadilfabrikejo en Usono, dum la Dua mondmilito. Dum tiu periodo, multaj viroj estis rekrutitaj por militservo kaj virinoj plenumis ilian rolon en la labormerkato .

Same kiel aliaj terminoj pri socia klaso, ĝi estas plurdifina, depende de la kunteksto kaj parolanto. La termino inkluzivas referencojn al edukado, kariero, kulturo, kaj enspeznivelo. Uzate neintelekte, ĝi kutime referencas sekcion da socio dependa de fizika laboro, precipe kiam pagata je pohora salajro.

Historie oni markas la komencon de la laborista klaso post la komenco de la industria revolucio, kiam okazas la jenaj kialoj por ties ekzisto:

  • Amasigo de laboristoj en grandaj urboj kaj precize en precizajn malriĉajn kvartalojn.
  • Senhoma ekspluatado de tiuj laŭ penegaj laborkondiĉoj.
  • Respondo de tiuj per grupigo en defendaj asocioj, tio estas la komenco de la sindikatismo.
  • Kontraŭstaro de la laborista klaso kontraŭ la posedanta klasoburĝaro.

Vidu ankaŭ redakti